Ban Ki-moon alvokas subtenon al laboro de UN en transira periodo

(GMT+08:00) 2016-10-25 12:29:59     Redaktoro:Shanshan

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon lunde faris paroladon okaze de la Tago de la Unuiĝintaj Nacioj, vokante, ke dum la transira periodo, ĉiuj plenforte subtenu la laboron de Antonio Guterres, nove elektita ĝenerala sekretario de UN kaj kune antaŭenigu pacon kaj disvolvadon de la mondo.

La 24a de oktobro ĉi-jare estis la 71a datreveno de la validiĝo de la Ĉarto de UN kaj de la oficiala establo de UN.

Ban diris en sia parolado, ke baldaŭ enposteniĝos ĝenerala sekretario de UN por la 9a mandato; li kore dankas popolojn de ĉiuj landoj pro iliaj subtenoj kaj urĝas ĉiujn plenforte subteni Guterres, kiu plenumos plu la mision de UN por realigo de paco, daŭripova disvolvado kaj homaj rajtoj de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin