Almenaŭ 48 homoj mortigitaj en atako al polica trejn-centro en Pakistano

(GMT+08:00) 2016-10-25 12:44:46     Redaktoro:Shanshan

Almenaŭ 48 homoj estis mortigitaj kaj aliaj pli ol cent vunditaj lunde nokte en atako kontraŭ polica trejn-centro en Quetta, la ĉefurbo de la pakistana sudokcidenta provinco Baluchestan.

Sarfaraz Bughti, ministro de la provinco Baluchestan pri internaj aferoj, diris, ke armitaj radikaluloj kidnapis 200 ĝis 250 trejnitajn policanojn el la trejn-centro. La vunditoj plejparte ostorompiĝis pro salto tra fenestroj. Post la atako sekurecgardistoj blokis la trejn-centron kaj lanĉis atakon al la atakantoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin