UN urĝas intensigi helpon al landoj akceptantaj siriajn rifuĝintojn

(GMT+08:00) 2016-10-25 11:25:27     Redaktoro:Yu Rongkang

Alta komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri rifuĝintoj Filippo Grandi lunde vokis al la internacia komunumo pliigi helpon al landoj, kiuj akceptas siriajn rifuĝintojn.

Grandi faris la rimarkojn en gazetara konferenco en Amano. Li diris, ke li aprecas la klopodojn de Jordanio por akcepto de rifuĝintoj kaj komprenas la maltrankvilon de Jordanio pri publika sekureco kaj batalo kontraŭ terorismo. Li aldonis, ke grandiĝos la premo de rifuĝintoj pro la kontinua malkvieteco en Sirio.

Ĝis nun 24 000 siriaj rifuĝintoj iris el Jordanio al Usono kaj eŭropaj landoj, kaj estontece entute 50 000 rifuĝintoj iros el Jordanio al aliaj landoj.

Grandi atentigis la internacian komunumon pri invado de rifuĝintoj pro la kampanjo en la iraka urbo Mosul. Statistikoj de UN montris, ke estas registritaj 5 milionoj da siriaj rifuĝintoj. Laŭ oficialaj donitaĵoj de Jordanio, ĉirkaŭ miliono kaj 400 mil siriaj rifuĝintoj loĝas en la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin