Kongresa Temo de 102a UK - Turismo kaj evoluo: vojoj al daŭripovo

(GMT+08:00) 2016-10-28 09:51:26     Redaktoro:Ĝoja

Laŭ decido de la Estraro de UEA, la 102a Universala Kongreso de Esperanto traktos la temon Turismo kaj evoluo: vojoj al daŭripovo. Tiun elekton inspiris la decido de Unuiĝintaj Nacioj (UN), nomi la jaron 2017 la Internacia Jaro de Daŭripova Turismo por Evoluigo.

La unntempa amasa turismo kreskis el ideoj kaj entreprenoj, kiuj formiĝis en la sama epoko kiel Esperanto, komentas Mark Fettes, la Prezidanto de UEA. Ĝi havas grandan potencialon interproksimigi homojn, sed ĝi havas ankaŭ esti medi- kaj kultur-detrua. En tempo, kiam la mondo serĉas daŭripovajn solvojn por siaj problemoj, la ligiteco inter tutmonda komunikado kaj tutmonda vojaĝado fariĝis grava demando.

Laŭ la statistiko de UN, preskaŭ dekono de ĉiuj laborpostenoj tutmonde rilatas al turismo. La signifo de tiu ekonomia sektoro estas ofte subtaksata, laŭ la Ĝenerala Sekretario de la Monda Turisma Organizo, Taleb Rifai. Precipe en la ekonomie plej malfortaj landoj, la disvolvo de daŭripova turismo povus esti efika rimedo en la streboj por forigi akutan malriĉecon – la unua el la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE), kiujn nun gvidas la laboron de UN. Ankaŭ ĉe aliaj el la CDE, ekzemple Celo 8, pri ekonomia evoluo, Celo 12, pri daŭripovaj konsumado kaj produktado, kaj Celo 14, pri protektado de la oceanoj, turismo starigas samtempe grandajn problmeojn kaj grandajn ŝancojn.

En sia rezolucio proklamanta la Jaron, la Ĝenerala Asembleo de UN aparte substrekis la kulturan signifon de turismo por nutri pli bonan interkompreniĝon inter la popoloj ĉie, por pligrandigi la konscion pri la riĉa heredaĵo de diversaj civilizacioj, kaj por disvolvi pli profundan aprezon de la proporaj valoroj de diversaj kulturaj, tiel kontribuante al la plifortigo de paco en la mondo. Tiuj ideoj, tiel proksimaj al tiuj de la esperantistoj, substrektas la valoron de pli vasta kleriĝado, diskutado kaj agado pri daŭripova turismo – ne nur en la 102a UK mem, sed ankaŭ en pli longa perspektivo.

Nia movado konsistas el homoj scivolemaj pri aliaj landoj kaj kulturoj, kiuj volas renkonti la lokanojn en rilatoj de egaleco, klarigas Fettes. Tio estas jam valorega kontribuo al la koncepto pri daŭripova turismo. Ni povus tamen fari multe pli por disvolvi la edukan kaj meidkonscian flankojn de la turismo en Esperanto. Mi esperas, ke la kongreso en Seulo helpos inspiri novajn ideojn kaj novajn inicitojn sur tiu kampo.

La retejo de LKK: http://www.2017uk.net/uk2017/    http://www.2017uk.net/  

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin