Patkuko kun legomoj

(GMT+08:00) 2016-10-28 13:00:13     Redaktoro:Shanshan

En diversaj regionoj de Ĉinio troviĝas malsamaj manĝ-kutimoj kaj kulturoj. Lokaj manĝetoj kaj frandaĵoj ne nur allogas viajn okulojn, sed ankaŭ povas kapti vian stomakon. Ĉina orienta provinco Shandong estas mia hejmloko. Tamen la manĝaĵoj, kiujn mi ofte sopiras, ne estas luksaj pladoj, sed manĝetoj surstrataj. Unu el la ŝatataj manĝetoj estas nomata patkuko kun legomoj. Vendisto de la patkuko kutime kunportas dekkelkajn legomojn sur sia triciklo. Vi povas elekti legomojn laŭ via plaĉo. Hodiaŭ mi prezentas al vi la patkukon kun miaj ŝatataj internaĵoj. Bonvole aprecu.

【Materialoj】:faruno

terpomo

karoto

ĉina brasiko

sekaj vermiĉeloj

salo

maraĵa sojo

1. Enmetu sekajn vermiĉelojn en varman akvon kaj trempu ilin por 8 minutojn. Elprenu ilin post moliĝo. Pecigu ĉiujn legomojn kaj la molajn vermiĉelojn. Enmetu pecetojn de la legomoj en poton kiam la kuiroleo varmiĝas, kaj aldonu salon kaj sojon. Kirlu la legomojn ĝis la miksaĵoj estos sufiĉe kuiritaj.

2. Miksu akvon kaj farunon en la proporcio de 1:2. Kiam la oleo varmiĝas, enmetu la miksaĵon. Fritu ĝin per milda fajro ĝis flaviĝas ambaŭ flankoj de la platkuko.

3. Rulu la patkukon kun kuiritaj legomoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin