Restas unu monato por partopreni konkurson "Teo kaj Amo"

(GMT+08:00) 2016-10-31 13:38:37     Redaktoro:Ĝoja


Restas unu monato ĝis la limdato de la konkurso de mallongaj filmoj kun la titolo "Teo kaj Amo", kies premio estas senpaga partopreno en filmfestivalo en Ĉinio. Nun alvenis 11 konkursaĵoj el Rusio, Usono, Svislando (2), Uzbekstano, Kazaĥstano, Germanio, Ĉeĥio kaj Ĉinio. Ni atendas vian kontribuon kaj pretas gastigi vin en Ĉinio, 2017. Ĉe https://esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/  elŝuteblas regularoj en 19 lingvoj, inkludas kompreneble Esperanton (https://esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/regularo.doc  ) kaj germanan lingvon (https://esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/regularogermana.doc ) Kun iu ajn dubo kaj problemo bv kontaktu Ĝoja perfektgoja@163.com , Shanshan 48045737@qq.com  kaj Pluveta zhangpingxiaoyu@163.com . Sukceson al vi!!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin