Novaĵoj (Novembro 01)

(GMT+08:00) 2016-11-01 17:30:00     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 1a de novembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio kaj Belgio serĉas pli fortan kunlaboron; ĉina delegito opinias, ke disvolviĝo estas la fundamento de plibonigo kaj protekto de homaj rajtoj.Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉinio kaj Belgio lunde interkonsentis grandigi kunlaboron en la kampoj de investado kaj nova energio kaj pri la iniciato de la Zono kaj Vojo.

En sia renkontiĝo kun vizitanta belga ĉefministro Charles Michel, ĉina prezidanto Xi Jinping vokis al ambaŭ flankoj konvene trakti demandojn koncernajn al respektivaj kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, kaj grandigi kunlaboron en ŝlosilaj kampoj, kiel ekzemple fabrikado, nova energio, mediprotekto kaj servoj.

Xi diris, ke la du landoj devas esplori kunlaboron en pinta tekniko kaj industrioj kun alta valoraldono. Li urĝis Belgion kapti oportunojn donitajn de la iniciato de la Zono kaj Vojo por akceli disvolvadon de la ĉina-eŭropa kaj azi-eŭropa loĝistika industrio kaj translanda elektronika komerco.

Michel estas oficiale vizitanta Ĉinion de dimanĉo ĝis mardo, kiam la du landoj festas la 45an datrevenon de siaj diplomatiaj rilatoj. Li rememoris, ke Xi faris ŝtatan viziton al Belgio en 2014, kaj belga reĝo Philippe reciprokis la viziton pasintjare. Li promesis cementi kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj, inkluzive de investado, novigo, aviado, nova energio kaj infrastrukturo.

La du landoj subskribis serion da interkonsentoj de kunlaboro lunde posttagmeze, inkluzive de du traktatoj pri ekstradicio kaj kriminala transigo, kaj leteron de intenco pri malfermo de flugoj inter Ŝanhajo kaj Bruselo.

En la intertraktado kun Michel, ĉina ĉefministro Li Keqiang urĝis Belgion malstreĉi restriktojn de altteknikaj eksportoj al Ĉinio, kaj alvokis pli fortan duflankan kunlaboron en teknika novigo, progresinta fabrikado kaj sekureco. Li esperis, ke Belgio antaŭenigos la intertraktadon inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio pri duflanka interkonsento de investado kaj la studon pri ebleco de ĉina-eŭropunia liberkomerca regiono, por eligi signalon de komuna batalo kontraŭ komerca protektismo kaj akceli stabilan kreskon de duflanka komerco.

Michel diris, ke Belgio sekvos liberan komercon kaj sin devontigos al grandigo de kunlaboro kun Ĉinio en kampoj, inkluzive de agrikulturo, informadiko kaj komunikado, financo kaj asekuro.

Lunde en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun franca ministro pri eksterlandaj aferoj Jean-Marc Ayrault.

Xi diris, ke en la pasinta monato, li renkontiĝis kun franca prezidento Francois Hollande en Hangzhou, kaj ili atingis novajn gravajn konsentojn pri ĉina-francaj rilatoj.

Xi emfazis, ke sur strategia nivelo Ĉinio ĉiam donas altan atenton al la Eŭropa Unio, firme subtenas la eŭropan integriĝan procezon kaj volas antaŭenigi konstruadon de la kvar partnerecoj kun EU. Ĉinio atendas, ke Francio ludos pli pozitivan rolon por tio. Ĉinio esperas, ke Francio apogos kaj antaŭenigos la integriĝon de la iniciato de la Zono kaj Vojo kaj la eŭropa disvolva strategio.

Ĉina delegito diris lunde, ke disvolviĝo estas la fundamento de plibonigo kaj protekto de homaj rajtoj. Li urĝis unue helpi al evoluantaj landoj elimini malsaton kaj malriĉecon por realigi la rajtojn pri ekzisto kaj disvolvado.

Wu Haitao, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al UN, faris la alvokon en debato pri homaj rajtoj, okazigita de la komitato pri socio, humanismo kaj kulturo de la 71a Ĝenerala Asembleo de UN. Wu diris, ke en interŝanĝo kaj kunlaboro pri homaj rajtoj oni devas esti fidela al la celoj kaj principoj de la Ĉarto de UN, respekti suverenecon, sendependecon kaj teritorian integrecon de diversaj landoj, kaj observi bazajn normojn de internaciaj rilatoj. Li diris, ke Ĉinio oponas politikigon de homaj rajtoj kaj aplikon de duobla kriterio kaj forĵetas la intervenon en alies internajn aferojn je la preteksto de homaj rajtoj. Li aldonis, ke ĉiuj landoj devas konduki dialogon kaj kunlaboron surbaze de egaleco, lerni unu de alia surbaze de malfermo kaj inkluzivo kaj serĉi efikan vojon al plibonigo de homaj rajtoj dum profundigo de reciproka konfido.

La libana parlamento lunde okazigis voĉdonon pri elekto de prezidento. Parlamentano Michele Aoun, fondinto de la Libera Patriota Movado, estis elektita kiel prezidento.

Krom unu parlamentano demisiinta antaŭ kelkaj semajnoj, ĉiuj ceteraj 127 membroj de la parlamento partoprenis en la voĉdono. Laŭ la libana konstitucio, elekto de prezidento povas esti okazigita nur sub la ĉeesto de pli ol du trionoj de la parlamentanoj. Aoun estis elektita post dufoja voĉdono. Poste li faris ĵuron en la momento de enoficiĝo.

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon gratulis la novan libanan prezidenton kaj esperis, ke ĉiuj politikaj partioj de la lando metos la naciajn interesojn sur la unuan lokon kaj unuanime klopodos. Ban urĝis Libanon senprokraste formi novan registaron, servi por la tuta popolo kaj trakti diversajn defiojn alfrontatajn de la lando. Li ankaŭ vokis al Libano okazigi parlamentan elekton en fiksita tempo. Li diris, ke UN volas labori kun libanaj prezidento kaj registaro sub la apogo de internaciaj partneroj, helpi al la lando konservi sekurecon kaj stabilecon kaj plibonigi ekonomian kaj socian perspektivojn.

Lunde la siria Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj leteris al la Sekureca Konsilio de UN por kondamni la uzadon de kemiaj armiloj fare de "teroristoj" en Aleppo. La ministerio diris en sia letero, ke en la 30a de novembro la terotistoj ĵetis klorgasajn bombojn en du regionoj de Aleppo, vundante 48 civilulojn. La siria registaro jam formis teamon de enketo kaj transdonos rezultojn de la enketo kaj pruvojn al koncernaj internaciaj organizoj.

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon lunde vokis al la internacia komunumo investi en urba transformiĝo kaj alfronti urbajn problemojn per daŭremaj solvoj.

Lunde, okaze de la Monda Tago de Urboj, Ban diris en sia mesaĝo, ke urboj estas la hejmo de la homaro kaj centro de klimat-agado, tutmonda prospero, paco kaj homaj rajtoj.

Statistikoj de UN montras, ke pli ol duono de la homoj vivas en urboj kaj homaj setlejoj, kaj tiu proporcio kreskos ĝis du trionoj antaŭ 2050.

Tiurilate, Ban vokis al ĉiuj landoj meti daŭripovan urbanizadon en la centron de siaj klopodoj por elimini malriĉecon kaj krei novan pensadon kiel plani kaj administri urbojn.

En 2013, la Ĝenerala Asembleo de UN difinis la 31an de oktobro kiel la Mondan Tagon de Urboj, agnoskante la gravecon de urbaj bazaj servoj kiel fundamento de la socia kaj ekonomia disvolviĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin