Telekabla enhejmiĝo profitigas vilaĝanojn

(GMT+08:00) 2016-11-03 14:13:54     Redaktoro:Xiong Shan

Ekde 2015, la gubernio Xingshan investis pli ol 10 milionojn da juanoj por konstrui telekablan sistemon en 22 miloj da familioj. La telekabla ricevilo estis senpage liverita al la vilaĝanoj. 80jara volaĝano Yan Jiafa de la vilaĝo Tanping estas unu el la unuaj kiuj ĝuas la servon. Ĉiuj liaj kvin filoj laboras eksterhejme, tamen per la telekablo li povas ĉiutempe fari vizaĝ-al-vizaĝan komunikon kun la filoj. Per la reto kaj televido, s-ro Yan povas ricevi sciojn pri terkultivado kaj sendi informojn pri vendado de la de si kultivitaj agrikulturaj produktoj. Tiutage li ĵus vendis 100 milojn da kilogramoj de papriko sen elhejmiĝo. En 2014 naskiĝis nepino, kaj por ĝia sekureco, la bofilino de la maljunulo aparte instalis gvatkameraon por ĉiumomente kontroli staton ĉirkaŭ la domo. Ĉiuj tiuj aferoj baziĝas sur la telekabla enhejmiĝo. Kaj la pojara kosto por la familio estas nur 50 usonaj dolaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin