Fokusoj de la Semajno(Nov.04)

(GMT+08:00) 2016-11-04 10:10:39     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Lucia kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, marde diris, ke malamikeco trans la Tajvana Markolo devas esti finita kaj paca interkonsento devas esti atingita per intertraktado bazita sur la principo de unu Ĉinio.

Xi faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun delegacio gvidata de Hung Hsiu-chu, gvidanto de la tajvana Kuomintango.

Xi diris, ke la Komunista Partio de Ĉinio kaj Kuomintango, la ĉeftero kaj Tajvano, ankoraŭ havas komplikajn politikajn malakordojn, kiuj devos esti solvitaj fine en laŭgrada maniero, kaj solvoj estos trovitaj per rezoluteco kaj sincereco. Li diris, ke la ĉeftero ĉiam rekomendas intertraktadon surbaze de la principo de unu Ĉinio, por meti finon al la malamikeco trans la markolo kaj atingi pacan interkonsenton. Li proponis, ke la Komunista Partio de Ĉinio kaj Kuomintango diskutu pri tio.

Xi diris, ke la principo de unu Ĉinio estas la kerno de la konsento de 1992, kiu asertas, ke ambaŭ flankoj de la markolo apartenas al unu kaj sama Ĉinio. Li diris, ke ŝanĝiĝoj de la politika situacio en Tajvano ne povas ŝanĝi la fundamenton de historiaj faktoj kaj la kernan enhavon de la konsento de 1992.

"Agnosko aŭ ne-agnosko de la konsento de 1992 levas la esencan demandon, ĉu la ĉeftero kaj Tajvano apartenas al unu lando aŭ du," Xi diris. "Kiam temas pri tiu ĉi grava demando de principo, estas neniom da malklareco aŭ ŝanceliĝo en nia starpunkto."

Ĉinio kaj Malajzio marde subskribis interkonsentojn pri fervojo, energio, defendo, kaj komuna konstruado de malajziaj militŝipoj, dum la vizito de malajzia ĉefministro Najib Razak al Pekino.

La interkonsentoj estis subskribitaj post intertraktado inter ĉefministro Li Keqiang kaj Najib. Ili kovras kampojn de infrastrukturo, agrikulturo, edukado, imposto, kvalit-inspekto,dogano kaj defendo.

Li diris, ke Ĉinio kaj Malajzio estas bonaj najbaroj, partneroj kaj amikoj, kaj Ĉinio volas labori kun tiu sudorient-azia lando por akceli bonnajbaran kunlaboron, stabilecon, disvolviĝon kaj prosperon. Li diris, ke Ĉinio kunligos la iniciaton de la Zono kaj Vojo kun la disvolvaj strategioj de Malajzio kaj konstruos provajn programojn por industria kunlaboro. Li aldonis, ke Ĉinio kaj Malajzio povas plibonigi kunlaboron en fervojoj, inkluzive de altrapida fervojo por fortigi regionan interligitecon. Li ankaŭ alvokis pluan kunlaboron en financo, leĝobeigo, sekureco kaj kulturo, precipe administro de la malajzia kampuso de la Universitato Xiamen.

Najib diris, ke rilatoj inter Malajzio kaj Ĉinio estas en la plej bona periodo en sia historio. Li aklamis glatan progreson en la komuna industria parko en Kuantan kaj Malako. Li aldonis, ke Malajzio laboros kun Ĉinio por akceli kunlaboron en komerco, investado, fervoja konstruo, financo, edukado kaj defendo kaj antaŭenigi la rilatojn.

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon lunde vokis al la internacia komunumo investi en urba transformiĝo kaj alfronti urbajn problemojn per daŭremaj solvoj.

Lunde, okaze de la Monda Tago de Urboj, Ban diris en sia mesaĝo, ke urboj estas la hejmo de la homaro kaj centro de klimat-agado, tutmonda prospero, paco kaj homaj rajtoj.

Statistikoj de UN montras, ke pli ol duono de la homoj vivas en urboj kaj homaj setlejoj, kaj tiu proporcio kreskos ĝis du trionoj antaŭ 2050.

Tiurilate, Ban vokis al ĉiuj landoj meti daŭripovan urbanizadon en la centron de siaj klopodoj por elimini malriĉecon kaj krei novan pensadon kiel plani kaj administri urbojn.

En 2013, la Ĝenerala Asembleo de UN difinis la 31an de oktobro kiel la Mondan Tagon de Urboj, agnoskante la gravecon de urbaj bazaj servoj kiel fundamento de la socia kaj ekonomia disvolviĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin