Egipta virino kvincent kilogramojn peza

(GMT+08:00) 2016-11-07 09:08:41     Redaktoro:Xiong Linping

La 23an de oktobro estis la raporto el la brita ĵurnalo Daily Mail: la 36-jara virino, Iman Ahmad Abdulati, en la egipta havenurbo Aleksandrio pezas preskaŭ kvincent kilogramojn, kaj tial estas, kiel oni scias, la plej grasa virino en la mondo. Pro la korpo tro granda ŝi ne povas moviĝi de sur la lito, nek turni sin en ĝi. Dum la dudek kvin jaroj ŝi neniam estis for de la hejmo.

Abdulati iam suferis elefantiazon, infektiĝinte je iuspeca parazito, kio faris ŝiajn kvar membrojn tiel ŝvelantaj, ke al ŝi ne eblis sin movi de la lito. La patrino kaj fratino devas zorgi pri ŝi en ĉiuj flankoj – temas pri manĝo, ŝanĝo de vestaĵoj, kaj higieno, ekzemple. Loka amaskomunikilo raportis, ke, kiam Abdulati naskiĝis, ŝia korpo estis dek kilogramojn peza.

Kuracistoj nomas tiujn simptomojn de Abdulati "glanda perturbo", tio estas, la akvo entenata en la korpo superas normalan nivelon. Jam bebaĝe Abdulati ne povis normale moviĝi; kiam ŝi estis 11-jara, pro la supera pezo ŝi jam ne kapablis stari, nur rampante ĉirkaŭen sur la genuoj.

Siatempe, Abdulati ne povis ellitiĝi ankaŭ pro la atako de apopleksio; la malsano pli kaj pli graviĝis, tial ŝi devis nur forlasi lernejon. De tiam ŝi ĉiam vivas en sia ĉambro, sen la povo sin movi, kun la stato nenion fari, sed la korpo tagon post tago kreskas kun pezo.

Nun Addulati havas pezon de kvincent kilogramoj. Ŝia familiano, pere de Interreto, petis helpon de la egipta prezidento Abdel Fattah el-Sisi. Se Abdulati ne povos ricevi kuracadon en milita hospitalo, ŝi vivos eble ne tro longe.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin