Kongresanoj skribis ideogramojn "Zono kaj Vojo" dum 8ª Azia Kongreso de Esperanto

(GMT+08:00) 2016-11-08 17:31:55     Redaktoro:Selena

Kongresanoj el Armenio, Korea Respubliko, Nepalo, Hungario kaj Pollando ĵaŭde partoprenis en aktiveco pri skribo de ĉinaj ideogramoj en la ĉina urbo Quanzhou. En 2013 ĉina prezidanto Xi Jinping prezentis la iniciaton de "Zono kaj Vojo", dum Quanzhou estas startpunkto de la surmara Silka Vojo. Tial la ideogramoj "Zono kaj Vojo" estas skribitaj. Ĝenerale oni pensas, ke la ĉina skribsistemo estas kompleksa, ĉar ĉiu vorto skribita ne montras kiel ĝi estas prononcata, sed tiuj kongresanoj jam povas skribi simplajn ideogramojn post ekzercado. Ili ankaŭ skribis vortojn "Zono kaj Vojo" per siaj propraj lingvoj. La aktiveco estas kune organizita de Ĉina Radio Internacia kaj El Popola Ĉinio en la kadro de la 8ª Azia Kongreso de Esperanto.

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin