Ĝenerala direktoro de UEA Veronika Poór vizitis ĈRI

(GMT+08:00) 2016-11-09 14:47:32     Redaktoro:Pluveta

 

La 8an de novembro, Veronika Poór, ĝenerala direktoro de UEA, vizitis Ĉinan Radion Internacian. Ren Qian, ĝenerala vicredaktoro de la radio intervidiĝis kun Veronika Poór.

Ren Qian, ĝenerala vicredaktoro de la radio, kaj Veronika

Ren Qian varme bonvenigis Veronika Poór kaj gratulis ŝin pro la enoficiĝo kiel ĝenerala direktoro de UEA. Dum la interparolo, sinjoro Ren konigis al Veronika Poór la disvolviĝan staton de Ĉina Radio Internacia kaj la historion de Esperanto-redakcio. Sinjoro Ren Qian diris, ke la idealo de Esperanto "Neŭtraleco kaj Egaleco" tre similas al la ĉina kulturo. Tial Ĉina Radio Internacia ĉiam alte atentas disvolvi la laboron de Esperanto-elsendo kaj- retejo. Li esperis, ke la E-redakcio pli profunde kunlaboros kun UEA. Li ankaŭ sincere dankis UEA pro ĝia ĉiama subteno al ĈRI.

Veronika Poór volontas pene akceli pluapaŝan kunlaboron inter UEA kaj ĈRI. Ŝi ankaŭ alte taksis la laboron kaj lingvokapablon de la laborantoj de E-redakcio.

Dum la intervidiĝo, la du flankoj ankaŭ atingis sekvan kunlaboran planon pri la Filmkonkurso Teo kaj Amo okazonta en la venonta jaro.

Veronika akceptis intervjuon

Post la intervidiĝo, sinjorino Veronika Poór akceptis intervjuon de E-redakcio kaj ĝuis siajn spertojn post enoficiĝo kiel ĝenerala direktoro de UEA. La detaloj aperos en nia programero kaj retejo.

Veronika vizitis historio-ekspoziciejon de ĈRI

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin