Fokusoj de la Semajno (Nov. 11)

(GMT+08:00) 2016-11-10 18:18:05     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mrinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

La plej alta leĝdona organo de Ĉinio lunde adoptis la Leĝon pri Retsekureco por defendi suverenecon pri retspaco, nacian sekurecon kaj la rajtojn de civitanoj.

La leĝo diras, ke la registaro prenos rimedojn por monitori, defendi kaj trakti retsekurecajn riskojn kaj minacojn el interno de la lando aŭ el fremdaj landoj, protekti ŝlosilan informadikan infrastrukturon kontraŭ atako, entrudiĝo, ĝenado kaj damaĝo. Ankaŭ penoj estos faritaj por puni krimajn aktivecojn en la reto kaj protekti la ordon kaj sekurecon de retspaco. La leĝo preskribas, ke individuaj uzantoj kaj organizoj estas malpermesitaj endanĝerigi sekurecon en la Interreto aŭ uzi ĝin por damaĝi naciajn sekurecon, honoron kaj interesojn. Estas malpermesitaj enretaj aktivecoj, kiuj intencas renversi la socialisman sistemon, fendi la nacion, subfosi nacian unuecon, subteni terorismon kaj ekstremismon. La leĝo malpermesas ankaŭ aktivecojn, inkluzive de provoko de etna malamo, diskriminacio kaj disvastigado de perforto kaj obscena informo en la reto.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj lia rusa paralelulo Dmitry Medvedev lunde promesis fortigi pragmatan kunlaboron inter la du najbaroj.

Li diris dum sia renkontiĝo kun Medvedev, ke Ĉinio kaj Rusio, plej grandaj najbaroj unu por la alia kaj en ampleksa strategia partnereco de kunordigo, vidis, ke la ĉina-rusaj rilatoj disvolviĝis en kontinua, stabila kaj sana maniero, kaj pragmata kunlaboro senĉese portis novajn fruktojn.

Li iris al Sankt-Peterburgo dimanĉe por la 21a Ĉina-Rusa Ĉefministra Regula Renkontiĝo kaj oficiala vizito al la norda najbaro. Li diris, ke Ĉinio volas labori kun Rusio por sinergio de la iniciato de la Zono kaj Vojo kaj la Eŭrazia Ekonomia Unio kaj plialtigo de la niveloj de rilatoj kaj kunlaboro inter la du landoj. Li diris, ke fronte al la situacio de la malforta monda ekonomia renormaligo kaj la malrapida tutmonda komerca kresko, Ĉinio kaj Rusio devas plu doni plenan ludon al reciproke kompletigaj avantaĝoj kaj aldoni novan viglecon unu al la alia en disvolvado, revigligo kaj ekonomia transformiĝo kaj plibonigo. Li atentigis, ke malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj kaj precipe novigo estas la kampoj, en kiuj la du landoj devas plifortigi klopodojn por antaŭenigi la venontan kunlaboron.

Medvedev diris, ke la du landoj devas fari pli da klopodoj por akceli kunlaboron en novigado de malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj kaj aktive kunlabori en gravaj projektoj en la kampoj de petrolgaso kaj civila nukleenergio. Li atentigis, ke ankaŭ financa kunlaboro devas esti fortigita por doni subtenon de financado al kunlaboro inter la dulandaj kompanioj. Li aldonis, ke la du landoj devas plibonigi kunlaboron en la kampoj de elektromekaniko, agrikulturo, scienco kaj tekniko, aviado kaj rapidegaj fervojoj.

Usona respublikana kandidato Donald Trump venkis la demokratan rivalon Hillary Clinton en marda prezidentelekto, farante sensacion post polemika kaj skandala kampanjo.

Laŭ prognozoj de gravaj televidaj retoj, Trump superis la sojlon de 270 el la entute 538 voĉoj necesaj por gajno de la prezidenteco.

Clinton, iama unua sinjorino kaj ŝtata sekretario, faris formalan telefonvokon al Trump por konfesi sin venkita.

Trump diris en sia parolado post la venko merkrede matene, ke estis tempo por vindi la vundojn de la dividiĝo kaj veni kune kiel unuiĝinta popolo. "Ni serĉos konsenton, sed ne malamikecon, partnerecon, sed ne konflikton," li diris en kunveno de ravitaj subtenantoj en la nov-jorka hotelo Hilton Midtown.

Trump, kiu servos kiel la 45a prezidento de la lando, vokis al usonanoj veni kune kiel unuiĝinta popolo, kaj promesis komunikiĝi kun balotantoj, kiuj ne subtenis lin, "do ni povas labori kune."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin