Solene okazis 8ª Azia Kongreso de Esperanto kaj 5ª ILEI-Seminario en Orienta Azio en Quanzhou

(GMT+08:00) 2016-11-11 20:13:46     Redaktoro:Shanshan

 


Matene de la 4a de novembro en Quanzhou, urbo de Fujian-provinco, suda Ĉinio, solene inaŭguriĝis la 8a Azia Kongreso de Esperanto kaj la 5a ILEI-Seminario en Orienta Azio, kun la ĉeftemo Esperanto por la Azia Kunlaboro en Interreta Epoko. 278 samideanoj el 22 landoj, inkluzive de Ĉinio, Japanio, Korea Respubliko, Mongolio, Vjetnamio, Nederlando, Islando, Hungario, ĉeestis la kongreson.

S-ro Wang Ruixiang, prezidanto de KAEM, Komisiono pri Azia Esperanto-Movado prezidis la inaŭguron.

(sono 1 Wang Ruixiang)

Ĉeestis al la inaŭguro s-ro Chen Haosu, prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, s-ro Fang Zhenghui, vicprezidanto de Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, s-ino Zhou Zhenping, vicurbestro de Quanzhou, s-ro Ragnar Baldursson, ministro-konsilanto de Islanda Ambasadorejo, s-ro Lee Jung-kee, estrarano de Universala Esperanto-Asocio pri Azia, Oceania Movado, s-ino Veronika Poor, ĝenerala direktoro de UEA, Mireille Grosjean, prezidanto de ILEI, kaj aliaj honoraj gastoj.

1 2 3 4 5

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin