Solene okazis 8ª Azia Kongreso de Esperanto kaj 5ª ILEI-Seminario en Orienta Azio en Quanzhou

(GMT+08:00) 2016-11-11 20:13:46     Redaktoro:Shanshan

nova prezidanto de KAEM s-ro So Jinsu interbabilas en kongresejo

La du kunvenoj fermiĝis en la 6a de novembro. Dum la kongresa periodo oni diskutis pri disvolviĝo de Esperanto-movado en Azio, Esperanto por la azia kunlaboro, kaj ŝanco por instruado de Esperanto en interreta epoko. En la ferma ceremonio, s-ro So Jinsu el Korea Respubliko fariĝis la nova prezidanto de KAEM kaj la venonta Azia Kongreso de Esperanto okazos en Vjetmanio.

Azia Kongreso de Esperanto estas organizita de KAEM, Komisiono pri Azia Esperanto-movado. KAEM estas laborgrupo de reprezentantoj de landaj asocioj en Azio. Ĝi laboras por harmoniigi la kunlaboron de aziaj landaj organizoj kaj agadas por semi kaj progresigi Esperanton en la landoj, kie la lingvo ankoraŭ ne aktivas kaj prosperas. La Komisiono fondiĝis en 1994 dum la 79-a UK en Seulo kaj la Azia Kongreso de Esperanto okazas ĉiun trian jaron.


1 2 3 4 5

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin