Bendfiŝo brezita en sojo

(GMT+08:00) 2016-11-11 20:09:44     Redaktoro:Shanshan

Bendfiŝo estas unu el la ofte manĝataj marfiŝoj de ĉinoj. Jen mi prezentas al vi bendfiŝon brezitan kun sojo kaj sentigos al vi la guston el ĉinaj familioj.

【Materialoj】bendfiŝo 1

aroma agariko 20g

bambuŝoso 30g

askalono 20g

zingibro 20g

ajlo 20g

zantoksilo 10g

stelanizo 10g

faruno 3 supkuleroj

【spicaĵoj】 salo 4

sukero 6

kuirvino 10ml

vinagro 4ml

sojo 20ml

marmanĝaĵa sojo 5ml

1. Pecigu bendfiŝon post lavado. Enmetu 3g da salo kaj kirlu por ke ĝi homogene kovri la bendfiŝajn pecojn. Post 5 minutoj aldonu 5ml da kuirvino kaj iom da zantoksiloj kaj peklu la fiŝon 20 minutojn.

2. Pecigu askalonon, zingibron, ajlon, aroman agarikon kaj bambuŝoson. Enmetu pecetojn de aroma agariko kaj bambuŝoso en akvon, kaj eligu ilin post akvo-boligo.

3. Enmetu farunon en plastan sakon kaj aldonu bendfiŝajn pecojn. Forte skuu la sakon por ke la faruno komplete kovru la fiŝpecojn.

4. Enmetu la bendfiŝajn pecojn en poton kiam la kuiroleo vermiĝas. Turnu ilin post la suba flanko flaviĝas.

5. Aldonu askalonon, zingibron, ajlon, zantoksilojn kaj stelanizon sur la bendfiŝaj pecetoj. Malforte skui la poton 1 minuton kaj sinsekve aldonu kuirvinon, vinagron, sojon, 3g da salo kaj sukeron. Aldonu varman akvon, kiu kovros duonon da bendfiŝaj pecoj.

6.Aldonu kuiritajn pecetojn de aroma agariko, kaj bambuŝoso. Malforte skuu la poton por ke la spicaĵoj homogene kovru la kuirataĵon. Turnu la bendfiŝajn pecojn kaj aldonu marmanĝaĵan sojon. Brezu la kuirataĵon 2 minutojn kaj la plado estas preta.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin