Ĉina gubernio Horchin Baruun Gariin Dund Hoshuu sin liberigas el malriĉeco per industrioj

(GMT+08:00) 2016-11-12 14:15:42     Redaktoro:Ĝoja

Raportistino de Ĉina Radio Internacia Zhang Ping (Ĝoja) faris intervjuon en Horchin Baruun Gariin Dund Hoshuu, la gubernio sub la subregiono Hinggan de Ĉina Interna Mongolia Aŭtonoma Regiono de la 1a ĝis la 4a de novembro. La gubernio situas en la nordorienta landparto de Ĉinio, inter la suda rando de la montaro Daxing'anling kaj la nordlimo de la stepo Horchin, kaj ĝian malriĉecon kaŭzis la historiaj kaj naturaj faktoroj. Lastajn jarojn, laŭ malsamaj statoj de siaj vilaĝoj kaj loĝantoj la gubernia registaro ellaboris kaj plenumis diferencajn metodojn por ke malriĉaj loĝantoj sin liberigu el malriĉeco per industrioj. Nun plejpartaj loĝantoj de la gubernio jam sukcesis en la kampanjo kontraŭ malriĉeco kaj survojas al riĉiĝo.

En la jaro 1988 la gubernio estis difinita kiel ŝtata malriĉa gubernio. En la jaro 2011 estis malriĉuloj 69 000 en 253,9 mil da loĝantoj de la gubernio. Sinsekve estis enkondukitaj limigita kompanio Rider Horse, la ŝaf-industria kompanio Sainuo kaj aliaj, sume 21 grandaj entreprenoj. La registaro donis al ili favorajn politikojn kaj subvenciojn, ankaŭ stimulis kamparanojn kaj paŝistojn fondi fakajn kooperativojn. Ĝis la fino de la jaro 2016 jam fondiĝis 214 kooperativoj, al kiuj aliĝis 2100 malriĉuloj nur en la jaro 2016. Kaj ĝis nun de komenco de la jaro 2016 la gubernia registaro donis 88 milionojn da juanoj al malriĉuloj por plantado, bredado kaj aliaj, do por sume 7 industrioj. Lastajn 5 jarojn danke al disvolvado de industrioj 51 979 personoj sukcesis eliri el malriĉeco kaj ekvoji al riĉiĝo, la restantaj 17 021 malriĉuloj finos la malriĉecon laŭplane en la jaro 2018.

Por senigi malriĉecon oni alprenas 5 metodojn: industrian, edukan, ekologio-subvencian, translokadan kaj socigarantian. Por la metodo de industrio, grandskalaj entreprenoj donas teknikan subtenon al malriĉuloj kaj kooperativoj donas organizadan helpon al malriĉuloj en financo, tial per plantado, bredado kaj aliaj fakoj malriĉuloj sukcesos kontraŭ la malriĉeco kaj ne refalos en malriĉecon.

Dum la intervjuo raportistino Ĝoja fotis personojn de la gubernio, kiuj kampanjas kontraŭ malriĉeco, notis ilian strebadon per bildoj kaj kundividis la ĝojon el sukceso.


Ĉevala bredejo de kooperativo en la vilaĝo Wulongbao sub la subgubernio Emitiin Gol, servanta al la kompanio Rider Horse


Paŝisto Bai Xiaolong de la vilaĝo Wulongbao sub la subgubernio Emitiin Gol aliĝis al la kooperativo, ankaŭ trovis laboron tie.


Fininte lernadon en universitato, He Wenping fariĝis ĉevalotrejnisto en la kompanio Rider Horse


La tabelo por trejnado de ĉevadoj en la bredejo de la kompanio Rider Horse

1 2 3 4

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin