Ban Ki-moon kondamnas teroristan atakon al sankta templo de Pakistano

(GMT+08:00) 2016-11-13 17:50:18     Redaktoro:Xiong Linping

La 12an de novembro Ban Ki-moon, la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, pere de sia proparolanto, kondamnis la teroristan atakon al la sankta templo de la provinco Balochistan, Pakistano, kaj esperis, ke oni kiel eble plej rapide metos la atakintojn sub la leĝon.

La deklaro diras, ke Ban Ki-moon kondamnis tiun ĉi teroristan atencon al la kredantoj, kiuj estis en la sankta templo. Li esprimis konsolon al la familianoj de la viktimoj kaj al la pakistanaj registaro kaj popolo kaj deziris, ke la vunditoj resaniĝu pli frue. Ban Ki-moon esperis, ke la pakistana registaro kiel eble plej rapide metos tiujn farintojn de la atenco sub la leĝon. Kaj li subtenas, ke la pakistana registaro, plene respektante la internacian juron kaj homajn rajtojn, batalu kontraŭ terorismo.

La 12an de novembro en sankta templo de la provinco Balochistan okazis eksploda atako. Nun 52 homoj mortis, kaj 102 vundiĝis. Unu loka oficialulo informis, ke la eksplodon faris suicida atakinto, sed nun oni ankoraŭ ne identigis la atakinton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin