Novaĵoj (Novembro 14)

(GMT+08:00) 2016-11-14 15:39:48     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 14a de novembro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke prezidanto Xi telefone konversaciis kun elektita usona prezidento Trump; sud-korea prokurorejo enketos kontraŭ prezidento pri konfidenculina skandalo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde telefone konversaciis kun elektita usona prezidento Donald Trump.

Xi gratulis Trump pro lia elektiĝo. Li diris, ke en la pasintaj 37 jaroj post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, la interrilatoj kontinue disvolviĝis, kio alportis efektivajn profitojn al la popoloj de la du landoj kaj akcelis mondajn kaj regionajn pacon stabilecon kaj prosperon. Li aldonis, ke faktoj montras, ke kunlaboro estas la sola ĝusta elekto por la du landoj en traktado de siaj rilatoj.

Trump dankis Xi pro lia gratulo. Li diris, ke Ĉinio estas granda kaj ĉefa lando, kaj la perspektivo de disvolvado estas rimarkinda. Li aldonis, ke la du landoj povas realigi reciprokan profiton kaj kungajnon, kaj li volas labori kune kun Xi por plibonigi la duflankan kunlaboron.

Dimanĉe en Ankaro, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj lia turka paralelulo Mevlut Cavusoglu okazigis la unuan kunvenon de la interkonsiliĝa mekanismo de eksterlandaferaj ministroj de Ĉinio kaj Turkio. Ili profunde interŝanĝis opiniojn pri duflankaj rilatoj kaj kune atentataj internaciaj kaj regionaj demandoj.

Wang diris, ke sub kuna klopodo de ambaŭ flankoj, la dulandaj rilatoj ĝenerale disvolviĝis sane, stabile kaj aktive en la lastaj jaroj. Du ŝtatestroj ĉiam rigardas kaj traktas la dulandajn rilatojn sur strategia nivelo kaj fortigas subtenon unu al la alia en kernaj demandoj. Kiel du evoluantaj landoj kaj gravaj novaj ekonomioj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Turkio havas grandan latenton kaj spacon. Ĉinio alte atentas la rilatojn kun Turkio kaj volas, pere de la interkonsiliĝa mekanismo de eksterlandaferaj ministroj, fortigi strategian komunikon kaj politikan kunordigon de la du Ministerioj de Eksterlandaj Aferoj, ĉiuflanke efektivigi gravajn konsentojn atingitajn de la du ŝtatestroj kaj antaŭenigi evoluon de la strategia kunlabora partnereco inter la du landoj.

Mevlut Cavusoglu diris, ke Turkio alte atentas la rilatojn kun Ĉinio kaj atendas plue plivastigi komercan investon kaj kunlaboron inter la du landoj, akceli kunlaboron de gravaj programoj kaj fortigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn en eduko, kulturo, turismo kaj aliaj kampoj.

La sud-korea prokurorejo planas komenci enketon kontraŭ prezidento Park Geun-hye pri politika skandalo rilata al ŝia longtempa konfienculino Choi Soon-sil suspektata pri interveno en ŝtatajn aferojn post la scenejo kaj disvastigo de nekonvena influo por persona gajno.

Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke organizo de speciala enketo sub la Oficejo de Prokurorejo de la Seula Centra Distrikto, kiu respondecas pri esploro de la kazo, transdonis al la prezidentejo Blua Domo sian peton pri enketo kontraŭ la prezidento implikita en la skandalo marde aŭ merkrede.

Se tio realiĝos, Park fariĝos la unua sud-korea prezidento submetita al enketo de prokuroroj kiel surpostena gvidanto. Laŭ la sud-korea konstitucio, prezidento estas libera de krima akuzo, sed iuj juraj fakuloj asertas, ke kriminala esploro eblas, se la akuzo estas interrompita antaŭ la fino de prezidenteco.

Lunde frumatene laŭ loka tempo en meza parto de suda insulo de Nov-Zelando okazis tertremo de 7,5 gradoj. La departemento de civila protekto jam publikigis alarmon de cunamo. Novzelanda ĉefministro John Key konfirmis tiutage, ke almenaŭ du homoj mortis en la tertremo.

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon dimanĉe laŭdis la klopodojn faritajn de la kolombia registaro kaj la ribela grupo por subskribo de reviziita pacinterkonsento sabate post kelkjara intertraktado kaj duonjarcenta konflikto.

Deklaro publikigita de proparolanto de la ĝenerala sekretario diris, ke Ban laŭdas la klopodojn, kiujn faris la kolombia registaro kaj la Revoluciaj Armitaj Fortoj de Kolombio por definitivigi la modifitan pacinterkonsenton. La interkonsento entenas multajn proponojn de la grupoj reprezentantaj kolombianojn, kiuj negative voĉdonis en plebiscito en la 2a de oktobro.

La ĝenerala sekretario ankaŭ dankis multajn grupojn kaj individuojn en la kolombia socio, kiuj eliris kun proponoj por modifi la tekstojn kaj partoprenis konstrueme en la dialoga procezo.

La nova interkonsento estis subskribita sabate posttagmeze en Havano, la ĉefurbo de Kubo, kio eble metos finon al la duonjarcenta konflikto.

La siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj dimanĉe publikigis deklaron, esprimante oponon kontraŭ rezolucio lastatempe adoptita de la Organizo por Malpermeso de Kemiaj Armiloj, kiu subtenas kontrolon al koncernaj instalaĵoj kaj institucioj en Sirio.

En la rezolucio la Organizo por Malpermeso de Kemiaj Armiloj akuzas la registaran armeon de Sirio kaj la ekstremisman grupon Islama Ŝtato pri uzo de kemiaj armiloj en la lando. La rezolucio subtenas senliman kontrolon al militaj instalaĵoj kaj esplorinstitucioj en Sirio. La deklaro de la siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj oponas la akuzon, dirante, ke estas partia la organizo.

La deklaro diras, ke iuj landoj utiligas la organizon kiel ilon por atingi siajn politikajn celojn, tamen la malbonaj sekvoj influas ankaŭ ilin mem. La siria registaro taksas la rezolucion kaj publikigos formalan dokumenton pri sia starpunkto.

Ĉina ambasadoro al Pakistano Sun Weidong diris dimanĉe en la pakistana havenurbo Gwadar, ke la koncepto de "unu koridoro kun multaj trairejoj" sub la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro estis realigita, post kiam la unua duflanka komuna komerca karavano atingis la havenon Gwadar el la ĉina urbo Kaŝgaro.

Parolante en la ceremonio festanta la alvenon de la kunorganizita karavano, Sun diris, ke estas la unua fojo, ke la karavano sukcese trapasis la okcidentan parton de Pakistano de norde suden. Li aldonis, ke tio pruvis la interligitecon de lokaj vojoj kaj realiĝon de la koncepto de "unu koridoro kun multaj trairejoj".

En la 12a de novembro laŭ loka tempo en Holivudo, la konsilio de la usona Akademio de Filmaj Artoj kaj Sciencoj donis al ĉina aktoro Jackie Chan (Cheng Long) la honoran premion por konfirmi lian dumvivan kontribuon al la filma industrio.

La honoro estis donita en la ceremonio de la oka Prezidant-Premio en Ray Dolby Teatro. 62-jara Jackie Chen sin dediĉis al la filmado antaŭ pli ol 50 jaroj kaj servis kiel aktoro, redaktoro, reĝisoro kaj aliaj roloj. Dum pli ol 50 jaroj, li faris pli ol 200 filmojn kaj sukcese kunfandis ĉinan kungfuon kun komedia elemento. Li estas la unua ĉina gajninto de tiu premio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin