Trump venkis

(GMT+08:00) 2016-11-14 13:24:48     Redaktoro:Xiong Linping

Estas la resumita raporto el eksterlandaj amaskomunikiloj: Je ĉirkaŭ 40 minutoj post la 2a matene en la 9a de novembro laŭ la usona tempo la respublikana kandidato por la usona prezidenta elekto de 2016, Donald Trump, en Nov-Jorko faris paroladon post sia venko. Kelkajn minutojn antaŭe usonaj amaskomunikiloj deklaris, ke li jam gajnis pli ol 270 voĉojn el la elektantoj, kaj oficiale fariĝos la sekva usona prezidento.

Trump asertis: "Mi ĵus ricevis la telefonvokon de Hillary, ŝi telefonis por gratuli, ke ni venkis. Dum mi respondis, ke mi volas saluti al ŝi kaj ŝia familio, ĉar ili tre penis en la daŭrotempo de la elekto."

"Al Usono nun estas tempo fermi la fenditajn vundojn kaj por ni denove reunuiĝi."

"Mi volas ĵuri al ĉiu el la usonaj civitanoj, ke por vi mi fariĝos la sekva usona prezidento. Tio por mi estas tre grava."

"Mi ankaŭ esperas, ke vi, kiuj min ne subtenis, donos al mi konsilojn kaj helpon, kaj ke ni kune kunlaboros kaj lasos, ke Usono havu 'plej bonan ekonomion en la mondo'."

Antaŭ la parolado de Trump, ankaŭ lia elekta partnero Mike Pence donis paroladon. Li diris: "Tio estas historia nokto, la usona popolo elektis sian ĉampionon – novan prezidenton."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin