TEJO ekgvidas kunordigstrukturon pri tutmonda junularo

(GMT+08:00) 2016-11-17 16:32:06     Redaktoro:Ĝoja

Lige al UNFCCC COP22 (UN Kunveno pri Klimatŝanĝo) estis organizita en Marakeŝo la jarkunveno de Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj (IKRJO), kiu grupigas la kontinentajn junularajn platformojn, kaj la plej grandajn internaciajn tutmondajn junularajnorganizojn.

TEJO estis konfirmita en ties plenumorgano, kaj ekhavas gvidan rolon en ĝi. Aliaj organizoj en la plenumorgano estas YFJ (Forumo Junulara-Eŭropa). YWCA (Asocio de Junaj Kristanaj Virinoj), IFMSA (Internacia Federacio de Asocioj de Medicinaj Studentoj), IFM-SEI (Internacia Falk-Movado - Internacia Socialisma Edukado) kaj IYCS (Internaciaj Junaj Katolikaj Studentoj).

"Ni jam laboras por surtabligi en UN gravajn temojn, kiel ekzemple la aktiva engaĝigo de junularo en la planado kaj agadoj rilataj la Daŭripovajn Evoluigajn Celojn", komentas Francesco Maurelli. "Nome de IKRJO en la venontaj tagoj mi sendos leteron al S-ro Frederick Shava, Prezidanto de EKOSOK, cele al kunlaboro kadre de la januara Junulara Forumo ĉe UN Nov-Jorko".

"Mi fieras pri la laboro de TEJO en Eksteraj Rilatoj", aldonas Michael Boris Mandirola, prezidanto de TEJO kaj respondeculo pri KER. "Tiu ĉi atingo montras kiom TEJO estas serioze konsiderata tutmonde. Ni plulaboru kunlabore kun la tutmonda junularo por konstrui pli justan mondon."

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 646, 2016-11-16)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin