Novaĵoj (Novembro 17)

(GMT+08:00) 2016-11-17 16:06:02     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 17a de novembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun itala ĉefministro Matteo Renzi; Rusio decidis sin retiri el Internacia Kriminala Tribunalo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Merkrede en Sardinio de Italio ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun itala ĉefministro Matteo Renzi dum sia mallonga resto en la insulo survoje por semajna vizito al Latin-Ameriko.

Xi dankis Renzi kaj lian edzinon por la renkontiĝo kaj esprimis sinceran kondolencon al plagitoj en la tertremo antaŭ nelonge okazinta en Italio. Li deziris, ke la itala popolo venku malfacilojn kaj konstruu hejmlokon.

Xi akcentis, ke EU estas grava parto de la mondo kaj ĉiuflanka strategia partnero de Ĉinio. Nun la situacio de Eŭropo grave ŝanĝiĝas kaj Ĉinio subtenas prosperan kaj stabilan Eŭropon. Ĉinio esperas, ke Italio ludos pozitivan rolon por antaŭenigi longedaŭran stabilan kaj sanan disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo.

Renzi diris, ke Italio alte taksis atingojn de Ĉinio en disvolvado kaj volas aktive partopreni en konstruado de la iniciato "Zono kaj Vojo", profundigi kunlaborojn kun Ĉinio en ekonomio kaj komerco, energio, novigo, kulturo kaj turismo por feliĉigi la du popolojn. Italio sin dediĉas por akceli la duflankajn rilatojn kaj protekti la mondan pacon kaj stabilecon.

Ĉinio merkrede vokis pli rapide plenumi promesojn faritajn por klimataj agadoj antaŭ 2020, urĝante evoluintajn landojn repensi kaj pliigi siajn emisi-reduktajn ambiciojn.

Xie Zhenhua, speciala reprezentanto de Ĉinio pri aferoj de klimatŝanĝiĝo, diris en klimata konferenco de UN, ke ĉiuj partioj devas akceli la plenumon de siaj promesoj pri agadoj antaŭ 2020 por starigi reciprokan konfidon kiel bazon por efektivigo de la Pariza Interkonsento post 2020 kaj plifortigi agadojn. Xie diris, ke koncernaj partioj devas akceli la ratifon de la Daŭha Amendo pri la dua devontiga periodo de la Kiota Protokolo. La evoluintaj landoj devas repensi kaj pliigi siajn emisi-reduktajn ambiciojn laŭ la Kadra Konvencio de UN pri Klimatŝanĝiĝo aŭ en la dua devontiga periodo de la Kiota Protokolo. Xie akcentis, ke ili devas plenumi siajn promesojn al la evoluantaj landoj en la kampoj de financo, tekniko kaj kapablokonstruo. Li urĝis la evoluintajn landojn vere plenumi la promeson ĉiujare liveri 100 miliardojn da usonaj dolaroj al evolulantaj landoj antaŭ 2020.

Ĉina delegito diris merkrede, ke ĉiuj partioj devas dialogi kaj intertrakti laŭ celoj kaj principoj de la Ĉarto de UN kaj en la kadro de rilataj rezolucioj de la Sekureca Konsilio por atingi solvon al la kosova demando, akcepteblan por ĉiuj koncernataj landoj.

Wu Haitao, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al UN, faris la alvokon en kunveno de la Sekureca Konsilio pri Kosovo. Li diris, ke Ĉinio respektas suverenecon kaj teritorian integrecon de Serbio kaj komprenas racian zorgon pri la kosova demando. Li aldonis, ke Ĉinio bonvenigas Serbion formi novan registaron kaj aprecas pozitivajn klopodojn de Serbio por politika solvado de la kosova demando.

Rusa ĉefministro Dmitry Medvedev diris merkrede, ke Rusio sin dediĉos plu al konstruado de ampleksa eŭrazia partnereco kun Ĉinio.

La Eŭrazia Interregistara Konsilio okazigis kunvenon tiutage en rezidejo de la rusa registaro en la ŝtato Moskvo por diskuti pri projekto de la Leĝo de Imposto de la Eŭrazia Ekonomia Unio kaj pri reguligo de la unueca merkato de medikamentoj kaj medicinaj aparatoj en la unio. La kunvenon ĉeestis ĉefministro el Rusio, Belorusio, Kazaĥio, Kirgizio kaj Armenio.

Laŭ oficiala retejo de la rusa registaro, Medvedev diris en la kunveno, ke la ampleksa eŭrazia partnereco liveras la eblecon al la aliĝo de membroj de la Eŭrazia Ekonomia Unio kaj la Ŝanhaja Ekonomia Kunlaboro. Rusio kaj Ĉinio faris komunan esploron pri bazo de tiu partnereco, kaj ĉefministroj de la du landoj pridiskutis kaj ĝenerale aprobis la planon en la regula ĉefministra renkontiĝo en Sankt-Peterburgo. Nun specialistoj entreprenas ekonomian demonstradon de la plano.

Medvedev promesis informi la aliajn kvar ĉefministrojn pri progreso de ĉi-rilata laboro kaj inviti ilin aliĝi al rilata kontakto, se estos necese.

La plej supera apelacia kortumo de Egiptio faris juĝdecidon antaŭ nelonge, nuligante la mortkondamnon al eksa prezidento Mohamed Morsi. La kortumo ankaŭ anoncis denove juĝi la kazon.

En la 16a de majo 2015 la kriminala tribunalo de Kairo kondamnis la eksan prezidenton al morto pro tio, ke li efektivigis fuĝon el malliberejo kaj atakon kontraŭ gardistoj dum la grandskala protesto en januaro 2011, pro kio pli ol 50 gardistoj kaj prizonigitoj mortis, pli ol 20 000 prizonigitoj forkuris, kaj multaj posedaĵoj estis damaĝitaj.

Merkrede rusa prezidento Vladimir Putin subskribis ordonon, proklamante retiriĝon el la Internacia Kriminala Tribunalo en Hago, Nederlando.

Laŭ raporto de rusa novaĵ-agentejo, la decido estis iniciatita de rusa justica ministerio kaj prezentita kune kun rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Plej Supera Tribunalo, Plej Supera Prokurorejo. Rusa prezidento Vladimir Putin ordonis koncernajn departementojn anonci la decidon al al ĝenerala sekretario de UN kaj ekspliki, ke Rusio ne volas esti membrolando de Roma Regularo de Internacia Kriminala Tribunalo.

Kvar homoj estis mortigitaj kaj 11 aliaj vunditaj en suicida bombatako merkrede matene en Kabulo.

Proparolanto de la Ministerio de Internaj Aferoj Sediq Sediqi diris, ke la suicida atakanto detonaciigis eksplodaĵon apud veturilo en loko proksima al la Ministerio de Defendo je ĉirkaŭ la 8a horo matene laŭ loka tempo, mortigante kvar homojn, inkluzive de si mem. Li aldonis, ke komenciĝis enketo pri la okazaĵo. Tamen li ne donis pli da detaloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin