Fokusoj de la Semajno (Nov.18)

(GMT+08:00) 2016-11-18 09:41:32     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede alvokis plifortigitan internacian kunlaboron en retspaca administrado kaj konstruado de reta komunumo de komuna sorto. Xi diris, ke disvolvado de la Interreto estas senlima, kaj Ĉinio volas labori kun la internacia komunumo por la bonfarto de ĉiuj popoloj, sin teni je la koncepto de retspaca suvereneco kaj fari la tutmondan sistemon de retspaca regado pli justa kaj pli racia.

Xi faris la rimarkojn en parolado per video en la malferma ceremonio de la 3a Monda Interreta Konferenco en la riverborda urbo Wuzhen de la ĉina orienta Zhejiang-provinco.

Liu Yunshan, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉeestis la malferman ceremonion de la konferenco kaj faris paroladon. Liu diris, ke la Interreto ŝanĝas la mondan ekonomian kaj sekurecan situacion, kaj la konstruado de retspaca komunumo de komuna sorto estas urĝa postulo en la nuna mondo sub la dominado de informadiko. Ĉinio volas fortigi politikan kunordigon kaj kunlaboron kun aliaj landoj. Liu urĝis plibonigi regularon pri retspaca administrado, respekti retspacan suverenecon kaj defendi egalajn rajtojn de ĉiuj landoj en disvolvado, aliĝo kaj regado de retspaco.

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis kondolencon al sia pakistana paralelulo Mamnoon Hussain pro la letala terorista atako en Pakistano kaj reasertis la subtenon de Ĉinio al Pakistano en batalo kontraŭ tiu ĉi malbono.

Xi diris en la mesaĝo, ke li estis skuita de la terorista atako en sanktejo en la pakistana sudokcidenta distrikto Balochistan sabate nokte, kiu kaŭzis gravajn perdojn. Nome de la registaro kaj popolo de Ĉinio kaj en sia nomo, Xi funebris pri la mortintoj kaj esprimis kondolencon al la vunditoj kaj al la familioj de la viktimoj. Li diris, ke Ĉinio oponas ĉian terorismon kaj forte kondamnas la teroristan atakon. Ĉinio ĉiam staras kun la pakistana popolo kaj firme apogos plu Pakistanon en batalo kontraŭ terorismo kaj en protekto de ĝia nacia stabileco kaj la sekureco de ĝia popolo.

Samtempe, ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis kondolencan mesaĝon al sia pakistana paralelulo Nawaz Sharif. Li diris en la mesaĝo, ke Ĉinio forte kondamnas la sangan okazaĵon, kaj firme subtenos plu kiel antaŭe la registaron kaj popolon de Pakistano en iliaj klopodoj por protekto de nacia stabileco kaj batalo kontraŭ terorismo. Nome de la ĉina registaro Li funebris pri la mortintoj kaj esprimis sinceran kondolencon al la vunditoj kaj al la familioj de la viktimoj.

La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj anoncis merkrede, ke Rusio decidis sin retiri el la Internacia Kriminala Kortumo pro nekompetenteco de la kortumo. La ministerio diris en deklaro, ke la kortumo trompis esperojn atribuitajn de la internacia komunumo al ĝi kaj ne agis kiel vere sendependa aŭtoritata organizo de internacia justico.

Pli frue en tiu tago, rusa prezidento Vladimir Putin subskribis ordonon sendi sciigon al ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon por deklari, ke Rusio rifuzis partopreni en la Internacia Kriminala Kortumo.

La ministerio diris, ke la Ĝenerala Asembleo de UN kaj la Sekureca Konsilio rimarkigis "unuflankan kaj senefikan laboron" de la kortumo, kiu en la 14 jaroj ekde sia komenco adoptis nur kvar verdiktojn, dum ĝi elspezis pli ol 1 miliardon da usonaj dolaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin