Kaĉo kun kukumo

(GMT+08:00) 2016-11-18 18:40:37     Redaktoro:Shanshan

Ĉina kaĉo estas vere bona por sano. Ĉar ĝi povas eksciti vian apetiton kaj aldoni bezonatan akvon al vi, havas riĉan nutraĵon kaj estas facile digestita. Ĝenerale gustoj de la kaĉoj en norda Ĉinio estas originalaj sen kondimentoj. Tamen en suda Ĉinio, oni kutime aldonas viandaĵojn, legomojn, marmanĝaĵojn kaj aliajn manĝaĵojn al ĝi. La hodiaŭa kaĉo kun kukumo estas nek suda nek norda, sed hazarde kreita de mi mem. Jen ĝi estas.

【Materialoj】:rizo 50g

Glueca rizo 10g

Kukumo 1

Salo 3g

1.Enmetu lavitajn rizojn en poton kaj aldonu malvarman akvon. La proporcio de rizoj kaj akvo estas 1:15. Fort-fajre boligu la akvon. Post kiam la akvo bolas, mildigu la fajron kaj senkirle kuiru la aĵojn 20 minutojn. La kuiritaĵo nomiĝas "blanka kaĉo".

2.Duonigu la kukumon. Pecigu unu duonon kaj haketu restan.

3. Post kiam la "blanka kaĉo" estis kuirita, aldonu respektive pecetojn kaj haketaĵojn de kukumo kaj salon. Kirlu la aĵojn. Post 5-minuta kuirado, la kaĉo estas preta.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin