Dek novaĵoj el UEA –Intervjuo kun Lee Jungkee

(GMT+08:00) 2016-11-18 18:45:12     Redaktoro:Shanshan


Saluton, karaj amikoj! Bonvenon al la programero Inter Ni, mi estas Shanshan. De la 3a ĝis la 6a de novembro en Quanzhou, urbo de Fujian-provinco, suda Ĉinio, sukcese okazis la 8a Azia Kongreso de Esperanto kaj la 5a ILEI-Seminario en Orienta Azio. Antaŭ inaŭguro de la du kunvenoj, s-ro Lee Jungkee, veterano el Korea Respubliko, estrarano de UEA pri Azia, Afrika kaj Esperanto-Centro-movado, faris prelegon titolitan Dek novaĵoj el UEA. Post la inaŭguro mi intervjuis lin. Dum la intervjuado, s-ro Lee detale malkaŝis la novaĵojn ne nur el UEA, sed ankaŭ el Korea Respubliko. Karaj amikoj, nun bonvole sekvu min kaj kune babilu kun s-ro Lee Jungkee.

La dek novaĵoj el UEA ankaŭ estas gravaj laboroj de UEA en 2017. Ili estas jenaj:

1、 Voĉdono por nova statuto

2、 Memstariĝo de TEJO

3、 Seminario pri Aktuala Maturigo

4、 Nova domo por volontuloj

5、 Zamenhofa jaro 2017

6、 IJK de 2017 okazos en Togolando, Afriko.

7、 Magistra diplomo de Esperanto

8、 Filmo-Festivalo "Teo kaj Amo"

9、 Nova retpaĝo www.esperanto.center

10、 Oceanio al KAEM (Aŭstralio aliĝis al KAEM)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin