PRI "ARTA" LINGVO aŭ KION SAĜULOJ POVAS DIRI AL NI

(GMT+08:00) 2016-11-21 09:34:02     Redaktoro:Li Lu

de Alessandra Madella

1. La kontrasto inter "arto" kaj "scienco"

Dum la 100-a UK de Lillo, la prezidanto de la Universala Esperanto Asocio, Mark Fettes, anoncis sian programon doni studstipendion al volontulaj gestudentoj de iu fama Novjorka universitato, por ke ili lernu pri Esperanto kaj ĝia problemaro de protektado de lingvaj minoritatoj tra la mondo. Tiel ili povos reprezenti UEA-n ĉe la samurba centra oficejo de la Unuiiĝintaj Nacioj. Esperanto estas do nun klopodanta doni pli efikan kaj stabilan bazon al sia daŭra interparolado kun altnivelaj politikaj institucioj, kiu havis siajn unuajn komencojn en la Societo de la Nacioj kaj en la sukcesa agado de Ivo Lapenna kun Unesko en la kvindekaj jaroj. Samtempe multe da eŭropaj gesamideanoj ekkonsideras, ke estis eraro ne puŝi decide por oficiala agnosko fare de la Eŭropa Unio, por kontraŭstari la kulturan dominadon de la angla je la domaĝo de la aliaj histori-riĉaj lingvoj de la komunumo. En tiu ĉi eseo mi do argumentas, ke gravas elmalkovri denove la kernon de politika homaranismo, kiu vivas en la origina Zamenhof-a difino de Esperanto kiel "arta" lingvo por faciligi tiun necesan realproksimiĝon inter Esperanta agado kaj internaciaj politikaj institucioj.

D-ro Zamenhof fame kvalifikis sian lingvon kiel "arta" dum sia alparolado al la unuaj gekongresanoj en Bulonjo-ĉe-Maro en 1905. Lastatempaj studoj de la itala profesoro pri Esperantologio en Rotterdamo, Federico Gobbo, multe riĉigis nian konon pri la aŭtoro de tiu alparolo, substrekante la judan karakteron en lia edukado kaj liajn strebojn favore de la zionisma movado. Laŭ Gobbo, fakte, Zamenhof ekimagis Esperanton kiel la lingvo de estonta juda ŝtato ĉe la bordoj de la rivero Misisipo, sekvante la ekzemplon de la mormona Utah en Usono. Aliaj esploristoj povus iam klarigi ion pli la nivelon de sendependeco, kiun Zamenhof antaŭvidis por tiu juda ŝtato (oni scias, ke la usona armeo devis interveni por certigi la daŭran membriĝon de Utah en la Federacio). Tamen, se oni pensas al la ĉefa parolanto de Bulonjo, mi opinias, ke oni devus ne nur pensi kion "arta" povus signifi por lia juda kultura fono, sed precipe kiel li vidis sian alparolatan publikon kaj strebis traduki por ĝi siajn ideojn en tiam bone komprenataj terminoj. Ĉiuj bonaj oratoroj scias, fakte, ke la atend-horizonto de la publiko venas unue. Kaj ne hazarde "arta" estis tre laŭmoda kaj diskutata vorto en Francio inter la fino de la deknaŭa kaj la komenco de la dudeka jarcento, precipe en konversacioj, kiuj kontrastigis ĝin kun "scienco"

Por klare montri tiun gravecon, mi postsekvos la signifon, kiun la vorto "arto" havis tiam por la franca klera publiko en la tezo pri la dekokjarcenta franca filozofo Montesquieu verkita en 1893 fare de la juda profesoro Émile Durkheim, por kiu la unua katedro de sociologio estis kreata en Francio. Lia plurfoje eldonita LA KONTRIBUO DE MONTESQUIEU AL LA STARIGO DE SOCIAJ SCIENCOJ estis en la latina kaj—laŭ la tiamaj ruloj de sia akademia ĝenro—pli ol prezenti la rezultojn de nova sociologia esplorado, klopodis relegi la tradicion en maniero, kiu povus plialtigi la statuson de la nova disciplino kaj faciligi ĝian disvastigon. Pere de ĝi Durkheim klopodis do krei spacon por sociologio kiel nova scienco, distingante ĝin de la tradicia fokuso pri "arto" (greke "tékhne" kaj latine "ars"), kiu karakterizis politikajn pensistojn ekde la greka kaj latina periodo. En tiu senco, la barono Montesquieu aperis al li kiel la fondinto de sociologio, pro lia pionira atento pripensi la interrilaton de malsamaj sociaj aferoj. Lia fokuso pri leĝoj necese malkovras la profundajn interligojn inter surface apartaj sociaj fenomenoj kiel ekonomio, religio, moralo, familio, geedziĝo, infana edukado, krimoj, punoj k.t.p.. Do la verko de Montesquieu fine pritraktas la tutan socion kaj intencas fari tion pri ĉiuj popoloj de la mondo. Sed Durkheim samtempe komprenis, ke li devis eltiri la ankoraŭ ne mem-konsciajn "sciencajn" karakterojn de la metodo de Montesquieu en lia fama libro LA SPIRITO DE LA LEĜOJ (De l'esprit des lois, 1748) el ĝia konscia mem-situo ene de la "arta" tradicio de politika penso. Tiu lasta plej multe valorigis la specon de reĝimo kaj ĝian kapablon plene realigi la bonon kaj feliĉon de la civitanoj. Tion fakte estis ĉiam celanta la politika "arto."

Kontraŭe, Durkheim opiniis, ke sociologio kiel moderna scienco devus prefere baziĝi sur la komprenado de komplikaj rilatoj de kaŭzo-efekto inter ekzistantaj realaĵoj ol sur streba adaptiĝo al celata bono. En tio, moderna scienco ankaŭ malsamis de la klasik-greka "êpistême," kiu kontempladis perfektan ideon kaj klopodis alproksimigi la ekzistanton al ĝi. Laŭ Durkheim tiu konfuzo inter kaŭzo-esploranta "scienco" kaj politik-rilata "arto" estis danĝera por la necesa objektiveco kaj la pli longaj stud-tempoj de sociologio. Tio ne signifas, ke Durkheim mem ne interesiĝis pri politiko. Li ekzemple kviete, sed efektive aktiviĝis kun intelektulaj grupoj por la liberigo de la franca juda oficiro Alfred Dreyfus—false akuzita je perfido en 1894 kaj ankoraŭ en prizono dum la jaro de la unua Esperanta kongreso de Bulonjo. Tiam senco de justeco kaj la familia nomo, kiun lia edzino dividis kun la malbonŝanca oficiro, partoprenigis eĉ la sociologon Durkheim en unu el la plej memorindaj protest-entreprenoj, kiuj varmigis la eŭropajn animojn de lia generacio. Sed li ĉiam opiniis, ke ju pli scienco distanciĝas el ĥaoso de senprokrastaj politikaj motivoj kaj voloj por pli metode klasifiki kaj profunde kompreni la normalan vivon de ĉiu tipo de socio, des pli ĝi povas oferi validan helpon al ĝia bona ordigado kontraŭ ĝiaj malsanoj. Male, kvankam Zamenhof estis okulisto kaj speciale salutis sciencistojn inter la unuaj gesamideanoj, li ne specife prezentis sian multjar-laboran kreaĵon kiel la produkto de objektiva scienco, sed unue kiel armilo por paca batalado. Oni povas tamen rememori ĉi rilate ke—kiel Zamenhof—ankaŭ Durkheim mortis je korkrevo dum la unua mondmilito, kiu detruis lian utopion, ke la sola objektiva scienca progreso povus porti pacon al la mondo.

Se oni metas inter parentezon la preferon de Durkheim por modern-senca scienco, oni povas trovi en lia tezo pri Montesquieu tre interesajn sugestojn por pripensi, kial Zamenhof elektis la kontraŭan adjektivon "artan" cele karakterizi sian lingvon nur dekdu jarojn poste. Tiel ni povas vidi, ke en la kolektiva konscio de la unua samideana publiko en la teatro de Bulonjo "arto" ne limiĝis nur al "beletro" kaj ke "arta" ne signifis simple "artefarita." Eĉ male, oni povas montri, ke "arta" en tiu konteksto signifis precize "ne artefarita," ĉar ĝi alparolis la tutan homaron kaj ne unuopajn apartajn sociojn. Fakte la eĥoj de malsama, sed pli malnove prestiĝa tradicio malfermas la signifon de la "arta lingvo" al alia praktika kompreno, kiun gravas malkaŝi denove en la nuna monda situacio. En la venontaj sekcioj mi, do, ekzamenos pli proksime tiajn karakterojn de "arto" en la pritraktado de Montesquieu fare de Durkheim. Kaj mi serĉos en ili inspiron por larĝigi nian komprenon de la unua alparolado de Zamenhof, en senco kiu povus faciligi la nuntempan agadon de Esperantaj instancoj fronte al internaciaj institucioj.

2.Prezentante la kongresan temon en Lillo, Mark Fettes substrekis la gravecon de daŭra beletra kreado por la "arta lingvo." Esperanto ekde la komenco taksiĝis kaj perfektiĝis pere de la tradukado de klasikaĵoj de la monda literaturo kaj akiris pli profundan animon kaj eblecojn pere de tiu severa komparo. Beletraj konkursoj, ĵurnaloj kaj la verkado de originala poezio kaj prozo ludis gravegan rolon laŭlonge de la tuta Esperanta historio, alportante senĉesan riĉigon, precizigon kaj beligon. Oni povas aldoni, ke arto malfermas por esperantistoj aron de imagataj mondoj, pensigante ilin pri viv- kaj pens-malsamecoj. En tiu senco, la arta lingvo estas pli ol praktika ĉiutaga komunikilo. Ĝi varmigas sian revon kaj internan ideon, kreante atentan komunumon de legantoj kaj verkantoj. Krome, kiel bone montras la ekzemplo de la Artkolegio de Kunming, ankaŭ prezentadaj artoj akompanas tiun klopodon, serĉante pere de Esperanto novajn publikojn interesatajn pri la tut-monda kompreneblo de malplimultaj kulturaj diversecoj.

Se ekde la komenco literaturo estis certe grava parto de la "arta" naturo de Esperanto, alia kompreno de la vorto "arto" disponeblis por la plejmulte francaj gepartoprenantoj de la unua kongreso en Bulonjo je la komenco de la dudeka jarcento. Ni povas denove sekvi ĝiajn spurojn en la tezo pri Montesquieu de Émile Durkheim. Unue, arto laŭ li karakterizis la politikan penson ekde la grekoj. Platono, Aristotelo kaj la sekvantaj politikaj pensistoj nur komparis homajn sociojn laŭ la reĝimo, sen diri ion ajn pri aliaj sociaj aferoj. Eĉ Aristotelo, kiu multe pli atentis pri konkreta sperto ol Platono, volis malkovri ne la naturon kaj originon de la sociaj fenomenoj kiel ili fakte estas, sed kiel ili devus esti. Li ne strebis vere priskribi socion, sed la plej bonan formon de socio, kiu igas siajn membrojn feliĉaj dank'al praktiko de virto. Li poste turniĝas al historiaj faktoj, sed nur por montri kiel tiuj universalaj principoj validaj por ĉiuj homoj povus esti adaptotaj al diversaj cirkonstancoj. La sekvaj politikaj pensistoj akceptis la ekzemplon de Aristotelo, strebante ne observi la realon, sed korekti aŭ ŝanĝi ĝin komplete. Pro tio ili interesiĝas pri la estonto, ne pri la pasinteco aŭ la nuntempo. "Kaj disciplino kiu rigardas al la estonto ne havas propran studobjekton kaj do ne devus esti vokita scienco, sed arto," komentas Durkheim. Poeto aŭ profeto—eble la plej klaraj figuroj, kiujn Zamenhof retorike vivigis en sia alparolado en Bulonjo—aperigas tiun estonton.

Male, kvankam Montesquieu klasifikas tipojn de reĝimoj same kiel la klasikaj politikaj pensistoj, laŭ Durkheim li ne skribas por ŝanĝi iun ajn socion aŭ reĝimon. Li ne ŝatas despotismon, sed li pensas, ke ĝi havas sian pravigon por larĝaj aziaj ŝtatoj kiel tiamaj Turkio aŭ Persio, por asekuri la unuecon de popoloj en tiaj vastaj regionoj. Kelkfoje li diras, ke iuj kostumoj estas hidaj, kiel la ebleco por viroj repudii siajn edzinojn en socioj, en kiuj virinoj vivas preskaŭ en hejma sklaveco. Sed plejfoje li nur klopodas trovi la fizikajn kaj moralajn kaŭzojn de sociaj fenomenoj kiel ili ekzistas en diversaj kondiĉoj kiel la volumo de la loĝantaro, sen subordigi sian studadon al praktikaj celoj aŭ reform-programoj. De tiu vidpunkto la verko de Montesquieu alproksimiĝas pli al scienco ol al arto, kie ĉiam ekbrilas la utopio de pli justa aŭ bona realo.

Durkheim asertas: "Arto estas ago; urĝo premas ĝin." Kiam oni devas decidi kion fari kontraŭ ŝtata malsano, oni ne povas atendi, ĉar vivo pludaŭras. Bezonatas rapida juĝo kaj reago. Sed vera scienco ne toleras haston aŭ personajn pasiojn, kiam ĝi certe priskribas iun specifan malsanon kaj ties kaŭzon. Sciencistoj solece laboras en la kvieto de sia studoĉambro, malproksime de publikaj debatoj, kontingencoj kaj akcidentoj. Ilia koro devas resti sub strikte racia kontrolo. Oni ne povas ne rimarki kiel tiu hermetike izolita figuro de la sciencisto malsamas de la maltrankvila revo en la fama poezio de Zamenhof: "Oh, mia kor', ne batu maltrankvile./ El mia brusto nun ne saltu for." En ĝi oni sentas malkvieton, akcidentojn, haston kaj pasiojn, kiuj insistas, por ke lia lingva ilo estu efektive utila korekti la maljustecojn de la homaro kaj antaŭenigi ĝin al paco.

La sama praktika karaktero de arto videblas en la retorika atento, per kiu Zamenhof elektis por la unua kongreso kaj por prezenti sian mesaĝon de homa frateco la urbon Bulonjo, kie impona kolumno ankoraŭ rememorigas nin pri la planita invado de Anglio fare de la napoleona armeo. Li lerte adaptiĝis al kontingencoj, akceptante la konsilon de siaj francaj geamikoj ne inkludi la lastan verson de sia homarana poezio, kie islamanoj, judoj kaj kristanoj estis vokataj filoj de la sama Dio. Kiel nia franca gvidantino dum la kongreso bone klarigis, tiam en Francio estis fakte furioziĝanta la polemiko pri laika edukado. En tiu kunteksto gravis protekti la naskiĝantan Esperanton kaj ĝian homaranan mesaĝon de la publike plej detruigaj kaj kontraŭ-judaj akcentoj por garantii al ĝi taŭgan videblecon. Se Zamenhof asemblis sian lingvon pere de longjare soleca scienca esplorado, nur pere de arto li povis montri ĝian urĝan neceson kaj kernajn principojn al la mondo. Sed, antaŭ ol fini, ni devas ankoraŭ pripensi gravan punkton: Ĉu "arta" por Zamenhof signifis "artefarita"? Denove la vortoj de Durkheim pri Montesquieu povas helpi nin.

3. "Arta" kaj "artefarita"

En sia parolado dum la malferma ceremonio de la 100-a Universala Kongreso de Esperanto, Mark Fettes sugestis, ke Zamenhof en Bulonjo-ĉe-Maro vokis sian lingvon "arta" anstataŭ ol "artefarita," ĉar li ne volis substreki ĝian ne-naturan karakteron fronte al denaskaj lingvoj. Tamen, se ni legas tekstojn ĉirkaŭ la fino de la deknaŭa kaj la komenco de la dudeka jarcento kiel la tezon de Durkheim pri Montesquieu, ni devas rimarki, ke la rilato inter "arta" kaj "artefarita" estis tiam tre diskutita afero. Fakte en la tradicio de politika penso, "arto" strebis respekti la liberan volon kaj la naturon de la homo. Dum socioj estis "artefaritaj", ĉar iliaj malsamaj konstruaĵoj precize vualis tiun komunan naturon. Ekzemple, por la filozofoj inspiritaj de Thomas Hobbes (1588-1679) kaj John Locke (1632-1704) la "natura stato" rilatis al pens-eksperimento pri individuoj vivantaj tute ekster iu ajn socio. Simile, la skolo de natura leĝo de la nederlanda Grotio (1583-1645) konsideris naturaj nur tiujn malmultajn leĝojn, kiuj klare baziĝas sur la komuna homa esenco.

Male, Durkheim volis argumenti, ke socioj estas la natura afero malgraŭ la problemo, kiun tio povus estigi rilate al homa libereco. Fakte por interpreti sociajn aferojn videndas, ke unu efekto estas ĉiam produktata de la sama kaŭzo, kiel en la naturaj sciencoj. Leĝoj ne dependas nur de la individua volo de la leĝfarantoj, sed precipe de la menso de socio kiel vivanta organismo, kiu estas pli ol la sumo de siaj partoj. Leĝfarantoj eraras, kiam ili ne pripensas la ekzistantajn kostumojn de iu socio, kaj leĝaro plejparte antaŭdatas kaj pretervivos nin. En tiu senco, Montesquieu komencis novan leĝan filozofion sugestante, ke leĝoj estas naturaj, ĉar plejparte konstantaj kiel naturo estas la malsamaj kostumoj de la diferencaj socioj, el kiuj ili devenas. Laŭ Durkheim, tamen, Montesquieu ankoraŭ tro multe dependis de finaj kaŭzoj (kiuj pensas, por kiu celo leĝoj povas esti bonaj por iu socio) anstataŭ ol de efikaj kaŭzoj (kiuj diras, ke leĝoj dependas de la specifaj kostumoj de iu socio).

La legado de la tezo de Durkheim pri Montesquieu estas do perfekta loko, kie sekvi la ŝanĝiĝantajn grundojn de la debato inter "arto" kaj "scienco," aŭ "naturo", "arto" kaj "artefariteco", pro la neceso de la novaj homaj sciencoj sin distingi de la longa tradicio de okcidenta politika penso. Se oni legas la alparolon de Zamenhof en Bulonjo tra tiuj lensoj, oni vidas, ke verŝajne por lia unua publiko la signifo de "arta lingvo" estis ne nur "artefarita planlingvo," sed precipe lingvo, kiu povis nature adresi la tutan homaron, trans la artefaritaj dividoj de la malsamaj socioj. Temas do pri la signifo de la rekonstruado de la Babela turo sur aliaj pli egalecaj kaj justaj bazoj. Sed temas ankaŭ pri la ankoraŭ efikaj eĥoj de iu prestiĝa tradicio de politika penso, kiu espereble povos helpi la nunajn esperantajn entreprenojn frunte al internaciaj organizoj pri similaj temoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin