Elpelotaj eksterleĝaj enmigrintoj

(GMT+08:00) 2016-11-21 08:57:14     Redaktoro:Xiong Linping

En la 11a de novembro el la britaj ĵurnaloj Guardian kaj Daily Mail oni resume raportis: Tiun tagon, kiam Donald Trump, la nove elektita usona prezidento, ĉeestis intervjuon de la Kolumbia Brodkasta Sistemo (KBS), li asertis, ke li planas, je sia enposteniĝo, tuj forpeli du – tri milionojn da enmigrintoj, kiuj estas registritaj en krimo kaj ne havas legitimilojn por restado, kaj diris, ke necesas konstrui muron ĉe la landlimo inter Usono kaj Meksiko, - tamen la muron oni parte anstataŭigos per heĝo.

En la programero "60 minutoj" de KBS Trump indikis: "La homoj, kiujn ni elpelos, estas krimuloj aŭ enmigrintoj registritaj en krimo, mafianoj, drogokomercistoj kaj similaj. Ekzistas ĉirkaŭ du milionoj da tiaj homoj, eĉ eble tri milionoj. Ni pretas forfuĝigi ilin el nia lando aŭ enprizonigi ilin." Li aldonis: "Sed ni pelos tiujn homojn for de nia lando, ĉar ili estas eksterleĝaj."

Trump nomis "bonegaj homoj" tiujn, kiuj ne havas krimnoton, kvankam sen legitimiloj por enmigrado. "Post kiam la landlimo iĝos sekura, kaj ĉio normaliĝos, ni faros decidon al tiuj homoj, kiujn oni difinis 'bonaj'. Por ili ni aranĝos." Sed en la intervjuo li montris nenian konkretan politikon por tiuj, kiujn li laŭdis bonaj.

Cetere, kiam Trump okupis sin en la prezidento-elekto, li avertis, ke enmigrintoj el Meksiko estas "seksatenculoj" kaj "krimuloj". Menciante la muron konstruotan ĉe la landlimo inter Usono kaj Meksiko, li emfazis, ke la konstruaĵo konsistos parte el heĝo kaj parte el muro. Li aldonis: "Tio ĉi, en kio mi multe majstras, estas arkitekturo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin