Malfermiĝis unua Centro de Ĉinaj Libroj en Latin-Ameriko

(GMT+08:00) 2016-11-22 16:13:45     Redaktoro:Selena

Dimanĉe en la Nacia Biblioteko de Peruo okazis inaŭgura ceremonio de la Centro de Ĉinaj Libroj.

La centro estis kune establita de la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj la Nacia Biblioteko de Peruo, sub la gvidado de la Inform-Oficejo de la Ŝtata Konsilio de Ĉinio. Ĝi estas la unua centro de ĉinaj libroj en Latin-Ameriko.

Konstanta vic-ĝeneral-direktoro de la Diskoniga Departemento sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Huang Kunming diris en la ceremonio, ke inaŭguro de la centro havas tre gravan kaj specialan signifon, ĉar la du flankoj okazigas la ceremonion kaj vidas tiun gravan rezulton de kulturaj interŝanĝoj inter la du landoj dum la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Peruo.

Ĉinio donacis al la biblioteko mil librojn pri la tradicia kulturo kaj naciaj kondiĉoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin