Novaĵoj (Novembro 25)

(GMT+08:00) 2016-11-25 17:26:29     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 25-a de novembro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Prezidanto Xi alvokas pli striktan kunlaboron inter Ĉinio kaj Hispanio; Fermiĝis Hamburga Pintkunveno. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĵaŭde en Granda Kanario, Hispanio, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun hispana vicĉefministro Soraya Sáenz de Santamaria.

Xi havis teknikan halton en Granda Kanario sur la revena vojo post ŝtata vizito al Ĉilio. Xi petis Soraya transdoni lian sinceran saluton kaj bondeziron al hispana reĝo Felipe VI kaj ĉefministro Mariano Rajoy. Xi diris, ke nun bone disvolviĝas la rilatoj inter Ĉinio kaj Hispanio. Ambaŭ landoj troviĝas en grava periodo de disvolvado kaj reformo. Ĉinio kaj Hispanio havas vastan perspektivon de kunlaboro en ekonomio, investo kaj interhomaj interŝanĝoj. Ĉinio atribuas grandan gravecon al la rilatoj kun Hispanio kaj volas akceli sanan, stabilan kaj kontinuan disvolviĝon de la rilatoj. Li akcentis, ke Ĉinio kaj Hispanio devas striktigi la kontakton inter altranguloj, akceli interkomprenon kaj fortigi politikan reciprokan konfidon. La du landoj devas grandigi efikan kunlaboron kaj ekspluati potencialon de kunlaboro en agrikulturo, tekniko, pura energio, turismo kaj tiel plu. Li aldonis, ke Ĉinio bonvenigas Hispanion aktive partopreni en reciprokprofita kunlaboro kadre de la Zono kaj Vojo.

Ĉina vicĉefministro Liu Yandong ĵaŭde ĉeestis ferman ceremonion de la 7a Hamburga Pintkunveno de Ĉina-Eŭropa Forumo en la germana urbo Hamburgo kaj faris paroladon.

Liu diris, ke disvolvado de Ĉinio alportas okazon al la mondo, kaj la iniciato de Zono kaj Vojo celas dividi oportunon de la disvolvado kun la mondo kaj realigi komunan disvolvadon per kungajna kunlaboro.

Liu aldonis, ke Ĉinio firme persistas en eŭropa integreco kaj volas fortigi kunlaboron kun eŭropaj landoj por krei novajn ŝancojn por la disvolvado de la du flankoj.

Vicprezidanto de Komisiono de EU Jyrki Katainen diris, ke EU volas starigi pli profundajn kaj fortajn ekonomiajn kaj komercajn rilatojn kun Ĉinio surbaze de reciproka respekto kaj egaleco kaj subtenas la iniciaton de Zono kaj Vojo. Li aldonis, ke EU volas klopodi kune kun Ĉinio por fortigi interligon kaj interlaboron kaj pli multe feliĉigi la popolojn de la du flankoj kaj eĉ de la tuta mondo.

Ĵaŭde matene disfalis platformo de konstruata malvarmiga turo en elektra centralo en la urbo Yichun de Jiangxi-provinco. Ĝis la 20a horo tiutage 67 homoj estis mortigitaj kaj tri aliaj vunditaj en la akcidento.

La akcidento vekis grandan atenton de ĉina prezidanto Xi Jinping, kiu estis dum latin-amerika vojaĝo, tuj faris instrukcion, postulante, ke la provinco kaj koncernaj departementoj devas plenforte kuraci vunditojn, bone trakti sekvojn, konsoli familianojn de la mortintoj kaj determini kaŭzon de la akcidento.

Ĉefministro Li Keqiang ordonis plenforte kuraci la vunditojnj kaj bone trakti sekvojn.

Kolombia prezidento Juan Manuel Santos Calderón kaj Rodriguez Londono, gvidanto de la Revoluciaj Armitaj Fortoj de Kolombio, la plej granda ribela grupo de tiu lando, ĵaŭde subskribis la novan pacinterkonsenton en la ĉefurbo Bogoto.

En la ceremonio, Rodriguez, en la nomo de la revoluciaj armitaj fortoj, petis pardonon de la suferintoj pro konfliktoj, dirante, ke la nova paca interkonsento finos konfliktojn en Kolombio, kiuj daŭris duonan jarcenton, kaj tio estas komuna deziro de ĉiuj kolombianoj.

La iraka polico diris, ke ĉirkaŭ 80 homoj, inkluzive de 24 irananoj estis mortigitaj ĵaŭde en eksplodo de aŭtobombo en loko proksima al Hilla, ĉefurbo de la iraka centra provinco Babil.

La eksplodo okazis ĉe benzinstacio en urbeto en orienta Hilla. Veturilo kun eksplodaĵo estis detonaciigita en atendejo de la benzinstacio. La eksplodo kaŭzis gravajn perdojn.

Poste la ekstremisma grupo Islama Ŝtato deklaris sian respondecon pri la atako.

La okazejo estas proksima al la ŝijaista sanktejo Karbala je 110 kilometroj sude de la iraka ĉefurbo Bagdado. Lastatempe la Islama Ŝtato lanĉis kelkajn atakojn kontraŭ pilgrimantoj, ĉar multaj ŝijaistoj el Irano kaj aliaj landoj pilgrimis al Karbala. Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon ĵaŭde esprimis sian profundan maltrankvilon pri la plimalboniĝo de la situacio laŭ la Linio de Regado en Kaŝmiro en la lastaj tagoj.

La Linio de Regado estas fakta limo, kiu dividas Kaŝmiron en du partojn regatajn de Hindio kaj Pakistano. La pakistana armeo diris merkrede, ke hindoj transiris la linion kaj mortigis almenaŭ sep busajn pasaĝerojn kaj tri soldatojn.

En deklaro publikigita de sia proparolanto, Ban vokis al ĉiuj koncernaj partioj prioritatigi la restarigon de trankvilo kaj stabileco por malebligi pluan eskaladon kaj perdon de vivo.

La deklaro diris, ke la ĝenerala sekretario kredas, ke la Hinda Respubliko kaj la Pakistana Islama Respubliko povas trovi komunan bazon kaj klopodi por daŭrigebla paco. Ĝi aldonis, ke UN staras ĉe la flanko de la regiona popolo kaj subtenas ĉiujn klopodojn por realigo de daŭrigeblaj paco kaj sekureco.

Membroj de la Eŭropa Parlamento ĵaŭde voĉdonis favore al la nedeviga mocio provizore frostigi la intertraktadon pri la membriĝo de Turkio al la Eŭropa Unio.

La parlamentanoj urĝis la Eŭropan Komisionon kaj naciajn registarojn haltigi la irantajn intertraktadojn pri la eŭropunia membreco kun Turkio, kiu estis kulpigita pro "malproporciaj subpremaj rimedoj" en reago al la julia sensukcesa puĉo.

La ne-leĝdona rezolucio estis aprobita per forta plimulto, kun 479 pozitivaj voĉoj kontraŭ 37 negativaj, kun 107 sindetenoj.

En la teksto, parlamentanoj rimarkigis, ke Turkio estas grava partnero de la Eŭropa Unio antaŭ kvalifikiĝo, sed en partnereco, la volo al kunlaboro devas esti duflanka. Turkio ne montris tiun politikan volon, ĉar agoj de la turka registaro plu deturnis Turkion el ĝia eŭropa vojo.

Turka prezidento Recep Tayyip Erdoğan diris merkrede, ke la Eŭropa Unio ofte aplikas duoblan kriterion pri terorismo, kaj estas senvalora la voĉdono de la Eŭropa Parlamento pri procezo de la turka membriĝo al la unio.

Mohammad Ali Jafari, komandanto de la Gardista Korpuso de la Islama Revolucio, diris al raportistoj ĵaŭde, ke Irano sendis neniun soldaton al Irako por la batalo kontraŭ la Islama Ŝtato en Mosul.

Jafari refutis raportojn de iuj amaskomunikiloj pri partopreno de iranaj soldatoj en la batalo en Mosul, dirante, ke la irakaj trupoj, inkluzive de la ŝijaistaj fortoj, havas sufiĉan kapablon por la batalo, kaj ili ne bezonas helpon de la irana armeo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin