Novaĵoj (Novembro 28)

(GMT+08:00) 2016-11-28 16:47:18     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 28-a de novembro, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke mondaj politikistoj kondolencas pro la forpaso de Fidel Castro; investo de la Nova Disvolva Banko de BRICS kovras ĉiujn membrojn. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La kuba revolucia gvidanto Fidel Castro forpasis vendrede vespere en Havano en la aĝo de 90 jaroj. Ŝtataj gvidantoj de diversaj landoj kaj estroj de internaciaj organizoj sinsekve esprimis kondolencojn pro lia forpaso kaj alte taksis liajn kontribuojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris en kondolenca mesaĝo al Raúl Castro, unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo, prezidanto de la Ŝtata Konsilio kaj la Konsilio de Ministroj de Kubo, ke Fidel Castro, fondinto de la Komunista Partio de Kubo kaj la kuba socialisma afero, estis granda gvidanto de la kuba popolo, faris senmortajn historiajn kontribuojn kaj dediĉis sian tutan vivon al la granda afero de lukto por liberigo de la nacio, defendo de ŝtata suvereneco kaj konstruado de socialismo. Xi aldonis, ke Fidel Castro faris senmortajn historiajn kontribuojn ankaŭ al la monda socialisma disvolvado. Li dediĉis sian vivon ankaŭ al la amikeco inter Ĉinio kaj Kubo.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon esprimis kondolencon al la kuba popolo, dirante, ke li estis afliktita, informiĝinte pri la forpaso de Fidel Castro. Li diris en deklaro publikigita de sia proparolanto, ke prezidanto Fidel Castro estos memorita pro sia gvidado de la kuba revolucio kaj pro la progresoj de Kubo en la kampoj de edukado kaj sano.

Prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de UN Peter Thomson diris en deklaro, ke li deziras esprimi sian sinceran kondolencon al la familio de Fidel Castro, inkluzive de lia frato Raúl Castro, kaj al la registaro kaj popolo de Kubo. Thomson diris, ke Fidel Castro estas unu el la ikonecaj gvidantoj de la 20a jarcento, senlaca rekomendanto de egaleco en la internacia areno kaj inspira figuro precipe por evoluantaj landoj.

Federica Mogherini, supera reprezentanto de EU pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko, diris en deklaro, ke Fidel Castro kiel rezoluta homo kaj historia figuro forpasis en la tempo de grandaj defioj kaj necertecoj kaj de grandaj ŝanĝiĝoj en sia lando.

Rusa prezidento Vladimir Putin sendis kondolencon al la kuba registaro pro la forpaso de Fidel Castro. Deklaro publikigita de Kremlo diris, ke la nomo de ĉi tiu elstara ŝtatisto estas konsiderata kiel simbolo de tuta epoko en moderna monda historio. Libera kaj sendependa Kubo konstruita de li kaj liaj kolegoj fariĝis influa membro de la internacia komunumo kaj servis kiel inspira ekzemplo por multaj landoj kaj nacioj.

La ĉina registaro dimanĉe ordonis al la tutlandaj administracioj pri laborsekureco ĝisfunde kontroli la laborsekurecon por rezolute limigi severajn akcidentojn kaj ŝtopi la breĉojn en sekurecaj normoj.

La decido estis farita en kunveno de la Ŝtata Konsilio pri laborsekureco. Vicĉefministro Ma Kai faris paroladon en la kunveno. La kunveno urĝis lokajn aŭtoritatojn serioze efektivigi la ordonojn de prezidanto Xi Jinping kaj ĉefministro Li Keqiang pri letala akcidento en elektra centralo en la orienta Jiangxi-provinco kaj plenumi iliajn instrukciojn pri laborsekureco.

Estis konsento en la kunveno, ke lecionoj devas esti tiritaj el lastatempaj akcidentoj kaj revizio estas necesa por certigi sekurecon en la laboro.

Ĉeestantoj de la kunveno ankaŭ proponis plifortigi superrigardon, inspektadon kaj respondecigon por plibonigi laborsekurecon.

Ili citis kampojn, inkluzive de konstruejoj, karbominejoj, trafiko, fabrikoj de danĝeraj kemiaĵoj, fajraĵoj, elektro kaj hejtado, kiuj bezonas pli da atento. Ili opiniis, ke ankaŭ sekurecaj rimedoj devas esti fortigitaj ĉe homplenaj lokoj.

Oficialulo el la turisma administracio de Filipinoj diris lastatempe, ke la filipina registaro diskutas pri la ebleco doni al vojaĝantoj el Ĉinio la traktadon de senviza aliro por altiri pli da fremdlandaj turistoj.

Oficialulo de la departemento pri disvolvado de itineroj sub la turisma administracio diris, ke en la lasta jaro 120 milionoj da ĉinaj vojaĝantoj vojaĝis al fremdaj landoj, sed nur 491 mil el ili iris al Filipinoj. Li diris, ke vizpeto estis unu el la kaŭzoj, ke ili ne volis elekti Filipinojn. Tajlando, Malajzio, Singapuro kaj aliaj sudorient-aziaj landoj donas al ĉinoj la traktadon de senviza aliro aŭ senviza transito, kaj pro tio ili altiris grandan nombron da ĉinaj turistoj. Antaŭ tio la turisma administracio de Filipinoj promesis atingi la celon, ke la nombro de ĉinaj turistoj al Filipinoj kalkuliĝos al miliono en 2017. Nun civitanoj el ĉirkaŭ 50 landoj povas senvize viziti Filipinojn.

Lastatempe la Nova Disvolva Banko de BRICS aklamis, ke la direkcio de la banko aprobis du novajn projektojn de Ĉinio kaj Hindio, kiuj valoras respektive je du miliardoj da juanoj kaj 350 milionoj da usonaj dolaroj.

Estro de la Nova Disvolva Banko de BRICS Kundapur Vaman Kamath diris, ke ĝis nun la banko aprobis 7 projektojn en 2016 kaj la totala sumo superas 1,5 miliardojn da usonaj dolaroj. Post aprobo de la menciitaj du projektoj, la investo de la Nova Disvolva Banko de BRICS kovras ĉiujn membrojn.

Laŭ konigo, en 2017 la banko investos pli ol 2,5 miliardojn da usonaj dolaroj en 15 projektoj.

Serba prezidento Tomislav Nikolic diris dimanĉe, ke Serbio esperas aliĝi al la Eŭropa Unio, sed neniam al la Nord-Atlantika Traktat-Organizo.

Nikolic faris la rimarkojn dum intervjuo kun la televido Al-Jazeera. Li diris, ke Serbio komencis la planon pri membriĝo al la Eŭropa Unio antaŭ 16 jaroj. Serbio esperas, ke ĝi estas parto de EU, tamen ĝi ne povas kontentigi du kondiĉojn de EU: agnoski la sendependecon de Kosovo kaj agi kontraŭ Rusio. Responde al la demando, kial Serbio ne volas aliĝi al la Nord-Atlantika Traktat-Organizo, Nikolic diris, ke Serbio ne volas ataki aliajn landojn nek deziras eksplodon de milito. Li aldonis, ke en 1999 la Nord-Atlantika Traktat-Organizo senkaŭze bombis Serbion, grave vundante la landon, kaj li kredas, ke Serbio neniam aliĝos al la Nord-Atlantika Traktat-Organizo.

Dimanĉe Birmo publikigis anoncon, dirante, ke Sendependa Armeo Kachin, Nacia Liberiga Armeo Ta'ang kaj aliaj etnaj militantoj lastatempe atakis Kutkai kaj aliajn urbetojn per pezaj armiloj kaj vundis almenaŭ 8 civilulojn. Cetere la sekureca trupo arestis iun membron de la Sendependa Armeo Kachin, kiu intencis bombi ponton en vilaĝo okcidente de Muse.

Ekde la 20a de novembro, kelkaj etnaj armitaj fortoj de Birmo konfliktis kun la registara armeo en norda Shan-Ŝtato kaj almenaŭ 10 homoj mortis kaj pli ol 40 vundiĝis.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin