La Granda Kanalo

(GMT+08:00) 2016-11-28 16:53:10     Redaktoro:Pluveta


Saluton, karaj amikoj! Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al la programero Ĉina Stilo. Hodiaŭ mi rakontos al vi pri la Granda Kanalo de Ĉinio, enlistigita de Unesko kiel monda heredaĵo en 2014. Ĝi estas la plej longa kanalo aŭ plej longa artefarita rivero en la mondo.

La Granda Kanalo formas vastan sistemon de enlanda akvovojo en la nordorienta kaj centr-orienta ebenaĵoj de Ĉinio, trapasante ok el la nunaj provincoj de la lando. Ĝi kuras de la ĉefurbo Pekino en la nordo al la provinco Zhejiang en la sudo. Konstruita laŭ sekcioj ekde la 5a jarcento antaŭ la kristana erao, ĝi estis konceptita kiel unueca rimedo de komunikado por la imperio unuafoje en la dinastio Sui en la 7a jarcento post la kristana erao. Tio kondukis al serio da gigantaj konstruoj, kreante la plej grandan kaj plej vastan projekton de civila inĝenierio antaŭ la industria revolucio. Konstruita kaj bontenita de sinsekvaj dinastioj, ĝi formis la spinon de la imperia sistemo de enlanda komunikado. Ĝia administro estis ebligita dum longa periodo per rimedoj de la sistemo Caoyun, la imperia monopolo por la transporto de greno kaj strategiaj krudmaterialoj kaj por la impostado kaj regado super trafiko. La sistemo ebligis la provizadon de rizo por nutri la loĝantaron, la unuecan administron de la teritorio kaj la transporton de trupoj. La Granda Kanalo atingis novan kulminon en la 13a jarcento, disponigante unuecan navigacian reton konsistantan el pli ol 2 000 kilometroj da artefaritaj akvovojoj, kunligante kvin el la plej gravaj rivervaloj en Ĉinio, inkluzive de la Flava Rivero kaj la Jangzio. Hodiaŭ ĝi restas grava rimedo de enlanda komunikado kaj ankoraŭ ludas gravan rolon en certigo de la ekonomia prospero kaj stabileco de Ĉinio.

Sekcioj de la kanalo, la restaĵoj de hidraŭlikaj instalaĵoj, kaj la rilataj kompletigaj konstruaĵoj kaj urbaj instalaĵoj kontentige kaj komplete enkorpigas la itineron de la Granda Kanalo, ĝian hidraŭlikan funkcion ligitan kun la naturaj riveroj kaj lagoj, la efektivigon de ĝia administra sistemo kaj la fonon de ĝiaj historiaj utilecoj. La geografia dispozicio de ĉi tiuj atributoj estas sufiĉa por indiki la dimensiojn, geografian dispozicion de la itineroj kaj la gravan historian rolon de la Granda Kanalo en la historio de Ĉinio. Inter la 85 individuaj elementoj formantaj la serian heredaĵon, 71 estas konsiderataj por konvena konserviĝo kaj restas en la stato de kompleta integreco, kaj 14 estas en la stato de malplia integreco. Tamen, la freŝaj elfositaj arkeologiaj elementoj signifas, ke ne ĉiam eblas ĝuste juĝi ilian kontribuon al la ĝenerala kompreno de la Granda Kanalo, precipe en la kampo de teknika funkciigo. Krome, paradoksa situacio estiĝis por la heredaĵo: unuflanke, ŝajnas, ke la ripeta sinsekvo de longaj sekcioj de la kanalo faris neniun decidan kontribuon al la Elstara Universala Valoro; kaj aliflanke, la kontinueco de la kurso de la kanalo tra Ĉinio kaj la kontinueco de ĝiaj hidraŭlikaj sistemoj ne estas bone substrekitaj per malkontinua serio. Unuvorte, la potenco, kompletigeco kaj skalo de la liverita atesto signifas, ke la kondiĉoj de integreco de la individuaj ejoj formantaj la serion estas plenumitaj.

Ĉiuj elementoj de la Granda Kanalo prezentitaj en la seria heredaĵo estas sufiĉe aŭtentikaj laŭ siaj formoj kaj konceptoj, konstrumaterialoj kaj situo. Ili konvene subtenas kaj esprimas la valorojn de la heredaĵo. Precipe la funkcioj de uzado restas facile rekoneblaj en la plejparto de la elementoj. Kiel ĝenerala organiza strukturo, vorkoj de la Granda Kanalo ankaŭ esprimas grandan aŭtentikecon rilate al aspekto kaj la sentoj, kiujn ili estigas al la vizitanto. Ekzistas tamen du malfacilaĵoj en la prezento de la Granda Kanalo. La unua rilatas al la tre longa historio de iuj sekcioj de la Granda Kanalo kaj la sinsekvaj drago, profundigo kaj larĝigo, kiuj ili travivis, kune kun la teknikaj ŝanĝiĝoj faritaj al rilataj instalaĵoj. Iuj de la prezentitaj sekcioj klare estis ĵus rekonstruitaj, ĉu en la sama riverujo, aŭ laŭ la frua itinero. La dua koncernas la pejzaĝojn de iuj urbaj aŭ antaŭurbaj sekcioj de la kanalo, refoje el la vidpunkto de historia kanalo, kies elementoj supozeble povas reprezenti la longan historion de Ĉinio. Malgraŭ certa nombro da rezervoj, precipe por perceptita historia aŭtentikeco kaj la pejzaĝa aŭtentikeco de iuj sekcioj de la heredaĵo, kiu restas viva kaj uzata, la kondiĉoj de aŭtentikeco de la serio kiel tutaĵo kaj de la individuaj ejoj estis plenumitaj.

En 2008, la listo de la ses ŝlosilaj ekzemploj de la kultura heredaĵo de Ĉinio estis publikigita, kaj ĝi inkluzivas 18 sekciojn kaj 49 elementojn de la Granda Kanalo. Tiu rekono de la Ŝtata Konsilio donas prioritaton al tiuj ejoj en protekto. Tamen, la leĝa protekto iagrade postulas diversajn plibonigojn kaj vastigojn. Necesas sistema vastigo de la protekto de la bordoj por inkluzivi apudajn elementojn, per grandigo de la bufraj zonoj laŭ la kanalo.

La stato de konservado estas ĝenerale bona, kaj decido kaj diversaj politikoj de konservado estis efektivigitaj por la profito. Tamen, pli granda atento devas esti donita por difini arkeologian malkovron kiel tre gravan perspektivon, klarigi, kiuj historiaj periodoj estas vere reprezentitaj de sekcioj de la kanalo, kaj pliigi la penadojn en konservado de medio kaj pejzaĝoj.

La administra sistemo estas bazita sur pluraj niveloj de respondeco. Al nacia nivelo, sub la aŭspicioj de la Ŝtata Konsilio, la kunordigo de la administrado de la kanalo estas en la manoj de la Interprovinca kaj Ministeria Konsultiĝa Grupo por la konservado de la Granda Kanalo. La grupo estas formita de la registaroj de la ses provincoj kaj de la du urboj kun provinca statuso, la Ŝtata Administracio de Kulturaj Heredaĵoj, la Akvo-Distribua Oficejo, la Ministerio de Akvaj Resursoj kaj aliaj koncernaj ministeriaj departementoj.

La ĝenerala plano estas dividita en 35 sekci-protektajn planojn, ĉiu el kiuj estis publikigita kaj estas aplikata ĝis 2030. La Administra Plano por la periodo de 2013 ĝis 2015 kondukis al la reĝustigo de protektaj niveloj, la plibonigo kaj plifortigo de konservado, la riĉigo kaj normigo de administraj rimedoj, la preciza difino kaj harmoniigo de bufrozona protekto kaj la disvolvado de mallongperiodaj agadplanoj por plibonigi konon de la heredaĵo.

Karaj amikoj, finiĝis la programero por hodiaŭ, koran dankon por via aŭskulto kaj ĝis la venonta fojo!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin