Monda kultura heredaĵo---Ĉefurbo, maŭzoleoj kaj nobelaj tomboj de la Gaogouli-regno de Ĉinio

(GMT+08:00) 2016-11-29 15:47:34     Redaktoro:Selena

El: CFP (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al CFP)

La ĉefurbo, maŭzoleo kaj nobelaj tomboj de la Gaogouli-regno de Ĉinio sin trovas en la urbo Ji'an de Liaoning-provinco. La ĉefurbo inkluzive de du partoj, Guonei-urbo kaj Wandu-monturbo, estis la ĉefurbo de la Gaogouli-regno en la komenca kaj meza periodo kaj ankaŭ estis ĉefurbo de la regno, kiu tenis plej grandan tempodaŭron.

La Gaogouli-regno estis unu el influodonaj naciminoritataj politikaj potencoj en la nordorienta parto de Ĉinio kaj ludis gravan rolon en la procezo de disvolviĝo de la nordorienta Azio. Huanren kaj Ji'an estis la politikaj, ekonimiaj kaj kulturaj centroj de la regno. Nun en tiuj du lokoj konserviĝas granda nombro da kulturaj historiaj heredaĵoj. Precipe la ĉefurbo, maŭzoleoj kaj nobelaj tomboj estas pli valoraj.

En 37 a.K Zhumeng fondis la regnon Gaogouli, kies ĉefurbo estis en la monturbo Wu'nvshan de la nuna Huanren-gubernio de Liaoning-provinco.

En 3 p.K la regno Gaogouli translokis sian ĉefurbon al Guonei-urbo kaj samtempe ekkonstruis Wandu-monturbon. En 427 p.K la regno retranslokis la ĉefurbon al Pjongjango. Dum la periodo de 3 ĝis 427, la Guonei-urbo ĉiam estis la politika, ekonimia kaj kultura centro de la regno.

Wandu-monturbo, situanta en la montpinto de la norda parto de Ji'an, ne nur plenumis la garnizonan devon, sed ankaŭ servis kiel la ĉefurbo de la regno. Ĝi ludis gravan rolon en disvolviĝa procezo de la Gaogouli-regpotenco. La Guonei-urbo kaj la Wandu-monturbo apogis unu al alia kaj formiĝis nova modelo de kunmetita ĉefurbo en la monda historio de ĉefurba konstruado.

Ekster la Guonei-urbo kaj Wandu-monturbo ekzistas preskaŭ 7000 tomboj. Ili unuflanke spegulas tiaman historian procezon, kaj aliflanke estas tre valoraj kultura kaj arta trezoro restigita de la Gaogouli-regpotenco. El la sennombraj tomboj la plej okulfrapaj estas la Maŭzoleo de Reĝo kaj la Maŭzoleo de Generalo. La steleo de reĝo Haotai estas bone konservata, kies epitafo estas la plej longa historia dokumento de la Gaogouli-regpotenco.

En julio de 2004 Komitato de Mondaj Heredaĵoj enlistigis Tombaron de la Gaogouli-regno en katalogon de mondaj kulturaj heredaĵoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin