Novaĵoj (Novembro 29)

(GMT+08:00) 2016-11-29 16:15:41     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 29-a de novembro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke prezidanto Xi iris al la kuba ambasadorejo por funebri pri Fidel Castro; sud-korea prezidento volas obei parlamentan decidon. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde matene ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis la kuban ambasadorejon en Pekino por funebri pri la kuba revolucia gvidanto Fidel Castro.

Ĉinio lunde urĝis Singapuron strikte persisti en unu-ĉinia politiko post kiam naŭ singapuraj blenditaj veturiloj, laŭdire uzitaj en milita ekzercado en Tajvano, estis kaptitaj de doganejo de Honkongo en la lasta semajno.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke la ĉina flanko proponis traktadon kun la singapura flanko. Ĉinio postulas, ke Singapuro obeu la leĝojn de Honkongo kaj kunlaboru kun la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono en traktado de la afero.

Geng diris, ke la ĉina registaro forte oponas ajnan oficialan interreagon inter la tajvana regiono kaj iu ajn lando, kiu starigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, inkluzive de militaj interŝanĝoj kaj kunlaboro. Li aldonis, ke Ĉinio postulas, ke la singapura registaro persistu en la politiko de unu Ĉinio strikte kaj sincere.

Lunde en Pekino, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi interparolis kun enoficiĝonta ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres kaj okazigis gazetaran konferencon kun li. Wang akcentis, ke UN devas sekvi la originalan volon kaj firme protekti principojn kaj celojn de la Ĉarto de UN.

Wang diris, ke UN devas pli aktive akceli pacon kaj disvolvadon. Interpacigo, pacprotekta agado kaj konstruado de paco estas tri ĉefaj instrumentoj de UN por akceli la pacon kaj devas esti bone utiligataj. Samtempe UN havas neeviteblan devon por kunordigi kaj efektivigi du historiajn dokumentojn de la daŭripova disvolva tagordo de 2030 kaj la Pariza Interkonsento.

Nun ekzistas tumultoj kaj konfliktoj en la mondo pro tio, ke oni ne efektivigis, eĉ malobeis la celojn kaj principojn de la Ĉarto de UN. Ĉinio volas kune kun aliaj landoj subteni UN sekvi la originalajn dezirojn kaj ludi pli grandan rolon por monda paco kaj disvolvado kaj homara prospero per senĉesaj reformado kaj novigo.

Ĉinaj kaj japanaj oficialuloj pri eksterlandaj aferoj kaj defendo okazigis dialogon pri sekureco lunde en Pekino.

Adjunkto de ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Kong Xuanyou kaj japana vicministro pri eksterlandaj aferoj Takeo Akiba kunprezidis la dialogon. La ĉina flanko esprimis sian maltrankvilon pri la disvolviĝo de Japanio en milita kaj sekureca kampoj en la lastaj jaroj, urĝante Japanion persisti en paca disvolvado kaj subteni regionan stabilecon, disvolviĝon kaj prosperon per pacaj rimedoj.

La japana flanko diris, ke Japanio sekvos sian "politikon ekskluzive orientitan al defendo" kaj volas starigi reciprokan konfidon kun Ĉinio per dialogo.

Sud-korea prezidento Park Geun-hye diris marde, ke ŝi sekvos parlamentan decidon, inkluzive de mallongigo de ŝia prezidenteco.

La komentoj estis faritaj dum ŝia tria televida parolado al la tuta lando de post apero de la skandalo pri ŝi kaj ŝia longtempa konfidentulino en oktobro.

La prezidento ronĝita de la skandalo diris, ke ŝi rezignos la prezidentecon laŭ leĝa proceduro kaj horaro decidita de la politika sfero. Park ne menciis la libervolan eksiĝon, postulatan de opoziciaj partioj kaj la ĝenerala publiko kaj eĉ de kelkaj membroj de ŝia reganta partio Saenuri.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon lunde diris, ke li estas profunde maltrankvila pri denova perforto lastsemajne en la Centr-Afrika Respubliko kaj urĝas la armitajn grupojn tuj ĉesigi la perforton en la lando suferanta de milito.

La ĝenerala sekretario rimarkigis en deklaro, ke du armitaj grupoj, ambaŭ frakcioj de la eksa Seleka - la Popola Fronto por la Renaskiĝo de Centr-Afriko kaj la Unio por la Paco en Centr-Afriko - interbatalis en Bria de la prefektejo Haute Kotto, kun dekoj da homoj laŭdire mortigitaj kaj vunditaj kaj pli ol 11 000 aliaj delokitaj. Multaj el la viktimoj estas laŭdire civiluloj.

La deklaro diris, ke la ĝenerala sekretario rememoris, ke la lastatempa brusela konferenco pri la Centr-Afrika Respubliko substrekis la volon de la internacia komunumo subteni la landon pri ĝia vojo al renormaligo kaj stabileco.

La jemena ŝijaista grupo Houthi kaj ĝia aliancano, la partio de iama prezidento Ali Abdullah Saleh lunde deklaris la formiĝon de naci-sava registaro.

La decido estis farita unuflanke for de iliaj malamikoj de la registaro de prezidento Abd-Rabbu Mansour Hadi, subtenata de Saud-Arabio kaj ekzilita, sed internacie agnoskita.

La decido estis aprobita en oficiala dekreto publikigita de komuna administra konsilio de Houthi kaj Saleh, konata kiel la Supera Politika Konsilio, kiu ordonis publikigi la dekreton en la oficiala gazeto.

La nova registaro estas estrata de Abdulaziz Saleh bin Habtour kaj 42 ministroj, inkluzive de la ministerioj pri informo, eksterlandaj aferoj kaj internaj aferoj.

La saman tagon, Ismail Ould Cheikh Ahmed, sendito de Unuiĝintaj Nacioj al Jemeno, atingis la jemenan sudan havenurbon Adeno por renkonti prezidenton Hadi kaj antaŭenpuŝi la pacprocezon inter la tendaro de Hadi kaj lia rivalo, la tendaro de Houthi-Saleh.

Lunde en Budapeŝto inaŭguriĝis la 3-taga Pintkunveno pri Akvo 2016. La ĉeestantoj diskutas ĉefe pri efektivigo de daŭripova disvolva celo de UN pri akvo.

Hungara prezidento Ader Janos diris en la inaŭguro, ke akvo estas la plej endanĝerigita resurso. En 2030, la akvokonsumo pliiĝos je 30% pro la kresko de populacio kaj nutraĵa konsumo. La pintkunveno celas trovi solvon al la komuna demando pri akvo. Prezidanto de la 71a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN Peter Thomson alvokis gravigi la protekton de akvaj resursoj.

La kolombia aviada aŭtoritato anoncis marde, ke aviadilo kun 72 homoj, inkluzive de ludantoj de brazila futbalteamo, kraŝis en Kolombio.

La kraŝloko troviĝas en la montara regiono ekster la kolombia urbo Medellín, la celloko de la ĉartita aviadilo, ĉar la brazila futbalteamo planis partopreni en merkreda matĉo.

Federico Gutierrez, urbestro de Medellín, diris, ke eble estas postvivantoj kaj la savantoj estas sur la vojo. Nun oni ankoraŭ ne povas tuj scii pri kaŭzo de la kraŝo.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin