Novaĵoj (Novembro 30)

(GMT+08:00) 2016-11-30 16:44:12     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 30-a de novembro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke ĉefo de UN alvokas urĝajn paŝojn por revivigi du-ŝtatan solvon; Trump nomumis Elaine Chao sekretario pri transporto. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon marde vokis al la internacia komunumo reaserti la promeson defendi la rajtojn de la palestina popolo kaj konstrui estontecon de paco, justeco, sekureco kaj digno por palestinanoj kaj israelanoj egale.

En sia mesaĝo al la Internacia Tago de Solidareco kun la Palestina Popolo, kiu estas festata la 29an de novembro ĉiujare, la ĝenerala sekretario diris, ke la israela-palestina konflikto estas longtempe fendita vundo, kiun nutras streĉeco kaj konflikto en la tuta Mez-Oriento.

Ban alvokis urĝajn paŝojn por revivigi la du-ŝtatan solvon, kiu, vaste subtenata de la monda komunumo, signifas, ke sekura Israelo ekzistos kun sendependa ŝtato de Palestino en paco.

En lastaj jaroj, estis sensukcesaj intertraktadoj pri paca solvado, tri armitaj konfliktoj, miloj da homoj mortigitaj (plejparte palestinanoj), senbrida instigo, teroristaj atakoj, miloj da raketoj kaj bomboj pafitaj al Israelo el Gazao, kaj vastigita kontraŭleĝa israela setlejo, kiuj subfosis israelajn demokratiajn valorojn kaj la socion.

Marde matene, vic-ĝeneral-sekretario de UN Ian Eliasson, kiu parolis en speciala kunveno de la Komitato de UN pri la Plenumo de la Neforigeblaj Rajtoj de la Palestina Popolo, diris, ke bedaŭrinde, en multaj kampoj la lastaj 10 jaroj povas esti priskribitaj kiel perdita jardeko por paciĝo inter Palestino kaj Israelo.

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis gratulan mesaĝon al Unuiĝintaj Nacioj, kiu tiutage festis la Internacian Tagon de Solidareco kun la Palestina Popolo.

En la mesaĝo, Xi diris, ke la palestina demando devas esti prioritatigita en la internacia tagordo, ĉar ĝi staras en la kerno de la mez-orienta demando kaj estas profunde enradikiĝinta problemo, kiu obstrukcas la daŭran pacon en la mez-orienta regiono.

La ĉina prezidanto ankaŭ urĝis Israelon kaj Palestinon maksimume sin deteni kaj eviti plialtigon de streĉiteco. Xi diris, ke Ĉinio esperas, ke ĉiuj koncernaj flankoj povos montri sian antaŭvidon kaj fari ĝustan politikan decidon en frua dato por rekomenco de fruktodona pacintertraktado. Xi aldonis, ke Ĉinio bonvenigas kaj subtenas ĉiujn klopodojn, kiuj povas mildigi la situacion kaj kontribui al frua realigo de du-ŝtata solvo. Xi emfazis, ke Ĉinio estas fervora subtenanto de la justa afero de la palestina popolo kaj sincera mediacianto por paciĝo inter Palestino kaj Israelo.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang ordonis preni pli da agadoj por preventi kaj trakti homan imunonesufiĉestigan viruson kaj aidoson kaj limigi propagiĝon de la malsano.

En skribita instrukcio al kunveno pri preventado kaj regado de gravaj malsanoj okazigita marde en Pekino, Li diris, ke la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilio donas grandan gravecon al la preventado kaj kuracado de aidoso.

Li laŭdis la markindan progreson akiritan en preventado kaj regado de homa imunonesufiĉestiga viruso kaj aidoso dum la periodo de la 12a Kvin-jara Plano (2011-2015). Li postulis fari pli da penadoj por respondi al defioj en regado de la propagiĝo de aidoso dum la periodo de la 13a Kvin-jara Plano (2016-2020).

Li diris, ke devas esti pli efika la interveno, pli facile alireblaj ekzamenaj kaj konsultiĝaj servoj, pli laŭcela la publika eduko kaj plibonigitaj sekvaj servoj.

Vicĉefministro Liu Yandong diris en la kunveno, ke la kapablo de preventado kaj kuracado de plej gravaj kaj kontaĝaj malsanoj devas esti amplekse plifortigita.

Ĉina vicprezidanto Li Yuanchao ĉeestas memorigajn aktivecojn pri eksa kuba revolucia gvidanto Fidel Castrol en Kubo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang anoncis marde en regula gazetara konferenco, ke Li ĉeestos la memorigajn aktivecojn kiel speciala sendito de prezidanto Xi Jinping.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, vizitis la kuban ambasadorejon en Pekino marde matene por esprimi respekton al Castro.

Castro forpasis vendrede vespere en Havano en la aĝo de 90 jaroj.

Elektita usona prezidento Donald Trump marde nomumis ĉindevenan usonanon Elaine Chao la sekretario pri transporto, kiu ludos ŝlosilan rolon en plenumo de la promeso de Trump pri reformo de la transporta infrastrukturo de Usono.

Trump diris en deklaro, ke la forta gvidkapablo kaj kompetenteco de sekretario Chao estas valoraj riĉaĵoj en ilia misio por rekonstruo de la infrastrukturo en fiske respondeca maniero.

Chao diris, ke la elektita prezidento skizis klaran aspiron por transformi la usonan infrastrukturon, akceli ekonomian kreskon kaj produktivecon, kaj krei altsalajrajn laborpostenojn en la tuta lando.

Laŭ la transira retejo de Trump, li planas investi 550 miliardojn da usonaj dolaroj por konstrui vojojn, aŭtovojojn, pontojn, tunelojn, flughavenojn kaj fervojojn.

La sekretario pri transporto estas membro de la prezidenta kabineto kaj la nomumo devas esti aprobita de la Kongreso.

Marde la ekstremisma grupo Islama Ŝtato deklaris, ke somalia studento, kiu faris atakon en la Ohia Universitato de Usono, estis "batalanto" de la grupo. Tamen tiu deklaro ankoraŭ ne estis konfirmita.

La ĉina polico marde eskortis 74 homojn suspektatajn pri telekomunika fraŭdo al Ĉinio el Malajzio. La suspektatoj, inkluzive de 53 el la ĉina ĉeftero kaj 21 el Tajvano, estas laŭdire implikitaj en pli ol 500 kazoj de translanda telekomunika kaj reta fraŭdo kun rilata sumo de 60 milionoj da juanoj (8,7 milionoj da Usonaj dolaroj).

La ĉina polico kunlaboris kun la malajzia polico kaj trovis plurajn bandojn en Malajzio, kiuj defraŭdis monon de homoj en la ĉina ĉeftero.

Ĉartita aviadilo kun tiuj suspektatoj surteriĝis marde vespere en Wuhan, ĉefurbo de la ĉina centra provinco Hubei.

Lunde vespere pasaĝeraviadilo portanta membrojn de la brazila futbala klubo Chapecoense kraŝis proksime al internacia flughaveno de Medellin, Kolombio. Laŭ freŝa informo, savantoj trovis 5 postvivantojn kaj sendis ilin al hospitalo. En la aviadilo estis 72 pasaĝeroj, inkluzive de 22 brazilaj futbalistoj, 28 teknikistoj kaj administrantoj de la futbala teamo kaj 22 raportistoj. La teamo planis partopreni en la finalo de la Sud-Amerika Pokalo en la 30a ĉi-monate.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin