Estis elektita nova estraro de Pekina Esperanto-Ligo

(GMT+08:00) 2016-11-30 09:47:45     Redaktoro:Mirinda

 

La 26an de novembro en Pekina Lingva kaj Kultura Universitato, okazis la 6a kunveno de la Pekina Esperanto-Ligo kaj estis elektita nova estraro de la ligo. Prezidanto de la Pekina Esperanto-Ligo, s-ro Nan Youli prezidis la kunvenon. Antaŭ ĉio li, nome de ĉiuj pekinaj esperantistoj, esprimis doloran funebron por veteranaj esperantistoj, kiuj forpasis pasintjare, inkluzive de Laŭlum, fama ĉina esperanto-tradukisto, membro de la Akademio de Esperanto. S-ro Nan laŭtlegis la laborraporton de la 6a konsilio de la ligo kaj resumis fruktodonajn laborojn de la konsilio en la pasintaj kvar jaroj dum la servoperiodo.

En la pasintaj kvar jaroj, la Pekina E-Ligo okazigis pli ol 10 kunsidojn pri kultura diverseco, eduko kaj socia vivo. Preskaŭ mil pekinaj civitanoj partoprenis en la kunsidoj. La ligo ĉiujare okazigis esperantan avangardan sciencan forumon, kiu daŭras jam 15 jarojn. Multaj esperantaj specialistoj publikigis dekojn da artikoloj kaj prelegoj en la forumo. Estas menciinde, ke la Pekina E-Ligo finance subtenis s-ron Hou Zhiping, veteranan esperantiston, eldoni la libron "Historioj de Ĉina Esperanta Movado", kiu estas grava dokumento de la ĉina E-movado. S-ro Nan aparte laŭdis en la raporto, ke s-ro Li Weilun persisteme okazigas E-kursojn en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato, kaj kultivas tie multajn junajn esperantistojn por la E-movado de Pekino.

La raporto resumis, ke nun en Pekino laboras esperantistoj el Islando, Bulgario, Japanio, Italio, Sud-Koreio kaj Brazilo. La Pekina E-Ligo sufiĉe utiligis tiun favoran kondiĉon kaj invitis tiujn fremdlandajn esperantistojn doni lecionojn aŭ prelegojn. Sekve de fortiĝo de influo de Ĉinio en la mondo, multiĝis ankaŭ fremdlandaj esperantistoj en Ĉinio kaj Pekino estas la unua elekto de ili. En la pasintaj kvar jaroj, la ligo akceptis pli ol cent esperantistojn el Japanio, Sud-Koreio, Nepalo, Vjetnamio, Mongolio, Indonezio, Meksikio, Brazilo, Kosta Riko, Kanado, Italio, Hispanio, Pollando, Hungario, Rusio, Norvegio, Germanio, Francio, Finnlando kaj aliaj landoj. Ankaŭ filino de japana internaciisma batalisto Verda Majo, s-ino Liu Xiaolan vizitis Ĉinion kaj aparte faris kunsidon kun pekinaj esperantistoj. Samtampe multaj pekinaj esperantistoj partoprenis en internaciaj E-movadoj. En iuj e-kunvenoj de Eŭropo kaj Latin-Ameriko, videblis pekinaj esperantistoj.

Poste vicprezidanto de la ligo Wang Yanjing faris financan raporton de la 6a konsilio kaj s-ro Ye Nianxian faris laborraporton pri la 6a kontrolkomitato de la ligo.

Ĉeestis la kunvenon ankaŭ s-ro Zhou Zhiyong, estro de departemento pri societoj de Pekina Socia Scienca Unio, s-ro Han Zuwu, honora prezidanto de Tianjin-a Esperanto Asocio, Wang Jingrong, vicprezidanto de la asocio kaj preskaŭ 70 membroj de la Pekina Esperanto-Ligo.

Tiutage post resumo de laboroj de la 6a konsilio de la ligo, membroj de la ligo voĉdonis por la nova estraro de la ligo. Estis elektita s-ino Yu Jianchao kiel nova prezidanto de la 7a konsilio de la ligo. Ŝi donis vortojn nome de la nova estraro de la ligo.

Eksa ĝenerala redaktoro de El Popola Ĉinio s-ino Tan Xiuzhu donis gratulon al nove elektita estraro kaj esprimis dankemon al la 6a estraro de la ligo. Eksa prezidanto de la Pekina E-Ligo s-ro Nan Youli laŭtlegis gratulmesaĝon de s-ro Hou Zhiping.

Antaŭtagmezse samtage en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato, okazis la Avangarda Forumo de Sciencoj 2016 organizita de la Pekina E-Ligo. La ĉeftemo de ĉifoja forumo estas "Interreto kaj Esperanto -- verda kunligo". S-ro Zhou Liuxi, profesoro de fremdlingva fakultato de Pekina Porinstruista Universitato, s-ro Zheng Bocheng, esploristo de Ĉina Sanitaria Eduka Centro kaj aliaj sume 10 esperantistoj kaj specialistoj faris prelegojn pri kontribuoj de Esperanto en internacia interkomunikado, normaligo de Esperanto, transformiĝo de E-organizoj en interreta epoko, disvastigo de Esperanto en interreta epoko, ŝancoj kaj defioj de E-evoluado, ktp. Ankaŭ niaj kolegoj s-ino Yu Jianchao kaj s-ino Ĝoja faris prelegojn respektive pri "Interreto kaj legado, kultura komunumo de esperantistoj" kaj "Establi amikaron de esperantistoj surbaze de interreto gvidate de la iniciato de Zono kaj Vojo".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin