Novaĵoj (Decembro 01)

(GMT+08:00) 2016-12-01 16:54:15     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 1-a de decembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio establis sistemon por certigi rajton de homoj al disvolvado; elektita usona prezidento anoncis kandidatojn por financa kaj komerca sekretarioj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Blanka libro publikigita merkrede diris, ke Ĉinio establis integran sistemon de leĝdono, strategia disvolvado, planado kaj juĝa reĝustigo por certigi rajton de siaj civitanoj al disvolvado, kaj daŭre klopodas plibonigi ĝin.

La blanka libro la Rajto al Disvolvado: Filozofio, Praktiko kaj Kontribuo de Ĉinio diris, ke la leĝa sistemo kun ĉinaj karakterizaĵoj liveras la juran bazon por la rajto de homoj al disvolvado.

La blanka libro diris, ke Ĉinio promulgis kaj efektivigis serion da leĝoj kaj regularoj por protekti la rajton de ĉiuj civitanoj al disvolvado, precipe tiuj de la etnaj minoritatoj, virinoj, infanoj, maljunuloj kaj handikapuloj. Por certigi la rajton de homoj al disvolvado, Ĉinio publikigis la Nacian Agadplanon pri Homaj Rajtoj por la periodoj inter 2009 kaj 2010, inter 2012 kaj 2015, kaj inter 2016 kaj 2020 respektive, klopodante trakti la plej urĝajn problemojn, kiuj plej maltrankviligas la publikon. La ĉina registaro ankaŭ ellaboris specialajn agadplanojn en la kampoj de ekonomio, kulturo, socio kaj medio kaj starigis mekanismon de juĝa reĝustigo por preventi kaj puni atencojn kontraŭ la rajto de homoj al disvolvado.

Ĝi diris ankaŭ, ke en 2014 kaj 2015, la centra kaj lokaj registaroj asignis entute 2,47 miliardojn da juanoj kaj 2,95 miliardojn da juanoj por fondusoj de juĝa helpo, profitigante pli ol 80 000 koncernatajn partiojn en 2014. La registaro faris klopodojn ankaŭ por plifortigi la efikon de juĝa helpo kaj certigi la rajton de malriĉaj homoj al juĝa helpo.

Ĝi aldonis, ke dum la lastaj kvin jaroj, la nombro de kazoj de juĝa helpo kreskis per 11,4 procentoj ĉiujare, kaj virinoj, infanoj, maljunuloj, handikapuloj, kaj migrantaj laboristoj el la kamparo ricevis ĝustatempajn kaj bonkvalitajn servoj de juĝa helpo.

Merkrede en la 11a kunveno de la interregistara komitato pri nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Unesko okazinta en Adis-Abebo, ĉefurbo de Etiopio, la 24 sunperiodoj laŭ la ĉina kalendaro estis enlistigitaj kiel monda nemateria kultura heredaĵo.

En la ĉina tradicia kalendaro, jaro estas dividita en 24 sunperiodojn. Ĉiu el ili konsistas el ĉirkaŭ 15 tagoj. En internacia meteologia rondo, la 24 sunperiodoj estas rigardataj kiel la kvina invento de Ĉinio.

Merkrede post aprobo de la rezolucio pri Korea Demokratia Popola Respubliko en la Sekureca Konsilio de UN, ĉina konstanta reprezentanto en UN Liu Jieyi diris, ke la plej urĝa afero estas restarigi la dialogon kaj intertraktadon de koncernaj partioj kaj rekomenci la 6-partian interparolon kaj kune fari veran klopodon por protekti sennukleigon de la duoninsulo kaj realigi pacon kaj stabilecon de la Korea Duoninsulo.

Tiutage la Sekureca Konsilio de UN aprobis la rezolucion 2321 pri Korea Demokratia Popola Respubliko, kritikante la nuklean eksperimenton de Korea Demokratia Popola Respubliko en la 9a de septembro kaj postulante, ke Korea Demokratia Popola Respubliko forlasu sian planon de nukleaj armiloj kaj misiloj. La Sekureca Konsilio decidis efektivigi novajn punojn kontraŭ ĝi.

Liu Jieyi diris, ke aprobo de la rezolucio montras unuecan starpunkton de la internacia komunumo pri opono kontraŭ nuklea kaj misila plano de Korea Demokratia Popola Respubliko kaj protekto de internacia nuklea nedisvastigo. La rezolucio reasertas protekti pacon kaj stabilecon de la Korea Duoninsulo kaj nordorienta Azio, promesas solvi demandojn per paca, diplomatia kaj politika manieroj, subtenas rekomenci la 6-partian interparolon kaj la Deklaron de la 19a de Septembro kaj akcentas gravecon de malstreĉigo de la duoninsula situacio. La ĉina flanko urĝas koncernajn partiojn amplekse efektivigi la rezolucion de la Sekureca Konsilio.

Ĉina sendito merkrede vokis al la internacia komunumo fari klopodojn laŭ kvar vojoj - batalhalto, politika intertraktado, humanitara helpo kaj komuna batalo kontraŭ terorismo – por mildigi streĉitecon en la norda siria urbo Aleppo.

Wu Haitao, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al UN, faris la alvokon en kunveno de la Sekureca Konsilio pri Sirio. Wu diris, ke lastatempe daŭre eskaladiĝis situacio en iuj partoj de Sirio, inkluzive de Aleppo kun kontinua malboniĝo de la humanitara situacio. Ĉinio havas simpation al homoj suferantaj en Sirio kaj kondamnas ajnan atakon kontraŭ civiluloj kaj civilaj instalaĵoj.

Wu diris, ke la internacia komunumo devas urĝi ĉiujn partiojn en Sirio tuj fini malamikecon kaj persiste labori por atingi interkonsenton pri gravaj demandoj per paca intertraktado. La internacia komunumo devas daŭre pliigi humanitaran helpon al Aleppo.

Wu diris, ke kompleta solvo al mildigo de la situacio en Aleppo estas kapti la ĝeneralan situacion en Sirio kaj persisti en la perspektivo de politika solvado kiel la ĝenerala direkto. Li aldonis, ke la internacia komunumo devas plu subteni la rolon de UN kiel ĉefa mediacianto kaj subteni la laboron de speciala sendito de UN al Sirio por frua rekomenco de la ĝeneva intertraktado.

Rusa prezidento Vladimir Putin kaj lia turka paralelulo Recep Tayyip Erdogan merkrede havis telefonan konversacion. Ili diskutis pri rilatoj inter Rusio kaj Turkio kaj pri la siria problemo.

Laŭ la retejo de Kremlo, la du ŝtatestroj interŝanĝis opiniojn pri la duflankaj rilatoj kaj la siria problemo, precipe pri la situacio en la siria norda urbo Aleppo.

La turka novaĵ-agentejo Anadolu raportis, ke en la interparolo Erdogan kaj Putin venis en akordon pri klopodoj por fino de la batalo en Aleppo kaj aliro de humanitaraj materialoj al Aleppo.

Merkrede rusa prezidento Vladimir Putin diris, ke post la ĝenerala elektado de Usono, Rusio volas kredi, ke la rilatoj inter la du landoj havas ŝancon de plibonigo.

Ĉeestante iun forumon en Moskvo, Putin diris, ke se mankas serioza partnereco inter Rusio kaj Usono, oni ne povas trakti defiojn de la nuna epoko.

Li diris, ke lastatempe li telefone parolis kun nove elektita usona prezidento Donald Trump, kaj la du flankoj unuece opiniis necesecon de plibonigo de la dulandaj rilatoj.

Elektita usona prezidento Donald Trump merkrede oficiale anoncis kandidatojn por financa kaj komerca sekretarioj, kio markis gravan paŝon al formado de la ekonomia teamo de Trump.

Trump diris en deklaro, ke li proponis Steven Terner Mnuchin, eksan partneron de la grupo Goldman Sachs kiel kandidaton al financa sekretario, kaj miliardulon Wilbur Ross kiel kandidaton al komerca sekretario.

Mnuchin, 53-jara, laboris 17 jarojn por la grupo Goldman Sachs. Dum la elekta kampanjo li servis kiel financa direktoro de la teamo de Trump.

Ross, 79-jara, konata kiel aĉetanto de bankrotaj kompanioj, estis unu el kernaj ekonomiaj konsilistoj de Trump dum la elekta kampanjo.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin