75-jariĝo de Ĉina Radio Internacia

(GMT+08:00) 2016-12-03 14:38:36     Redaktoro:Ĝoja

Ĉina Radio Internacia (ĈRI) naskiĝis la 3an de decembro, 1941 kaj estas la unika ĉina ŝtata radio por ekstera elsendado. Nun en ĝi troviĝas elsendoj en 65 lingvoj kaj ĝi portas la mision ligi Ĉinion kaj aliajn landojn kaj interkomuniki kun la mondo.

La 2an de decembro, direktoro de ĈRI s-ro Wang Gengnian retrorigardis atingojn, akiritajn de ĈRI lastajn jarojn.

Nun ĈRI havas radiodisaŭdigojn, televidajn kanalojn, periodaĵojn, retejojn kaj moveblajn retejojn, kaj ĉiujare ricevis 48 milionojn da leteroj kaj reagojn el la tuta mondo, kaj ĝiaj uzantoj de novaj medi-metodoj superis 170 milionojn.

ĈRI havas 130 eksterlandajn kunlaborajn radiojn, pli ol 160 eksterlandajn kunlaborajn frekvencojn, kaj ili troviĝas en ĉefurboj kaj grandaj urboj de pli ol 50 landoj. ĈRI posedas 33 oficejojn, 8 regionajn branĉojn, 29 studiojn, 14 radio-konfuecajn institutojn kaj 4 112 klubojn de aŭskultantoj.

La 61 interretejoj de ĈRI celas pli ol 180 landojn kaj regionojn.

La fido de ĈRI estas ĉina starpunkto, monda vido kaj homara animo.

En la jaro 2016 75 jariĝis la ĉina popola ekstera elsendado kaj fondiĝo de Ĉina Radio Internacia. La lastajn 10 jarojn ĈRI faris esploradon por internacia disvastigo.

Ĝojan naskiĝtagon, ĈRI!


1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin