Park Geun-hye volas konfidi al la Parlamento sian decidon pri demisio

(GMT+08:00) 2016-12-05 09:04:18     Redaktoro:Xiong Linping

La 29an de novembro la brita informagentejo Reuters raportis, ke mardon la sudkorea prezidento Park Geun-hye faris la trian parolon al la publiko. Ŝi indikis, ke al la Parlamento estos tute konfidita tio, ĉu ŝi mallongigos sian oficperiodon aŭ abdikos la prezidentecon. Sudkorea opozicio asertis, ke Park Geun-hey tion faris nur por liberigi sin de akuzo.

Citante el raporto de sudkorea amaskomunikilo, Reuters diris, ke la plej granda opozicio de Sud-Koreio rifuzis la proponon prezentitan, laŭ kiu Park Geun-hye demisios kaj la Parlamento skizos, kiel ŝi transdonos sian potencon, - tio estas ŝia artifiko por eviti akuzon.

Proparolanto de la Komuna Demokrata Partio de Sud-Koreio emfazis, ke la Partio daŭrigos sian planon akuzi la prezidenton. Nun la skandalo – intervenado en politikon far proksimuloj de Park Geun-hye - disvastiĝas konstante, kaj pro tio ŝi sentas pli kaj pli grandan premon de eksiĝo.

Unu leĝofara parlamentano el la Komuna Demokrata Partio diris, ke Park Geun-hye intencas prokrasti la proceduron. "Ŝi povas simple demisii, sed ŝi konfidis la aferon al la Parlamento. Ŝi postulis, ke la Parlamento donu al ŝi difinitan daton por ŝia demeto de la posteno, - ĉar ŝi bone scias, ke por decidi, kiam okazigi prezidentan elekton, necesas diskuto, kaj tial ĉio devas esti prokrastita."

Ankaŭ Shin Yu, politikologia profesoro de la universitato Myongjj, opiniis: "Ŝi ne volas, ke la Parlamento ŝin akuzu, ĉar laŭ ŝi la Parlamento ne povas tiel rapide akordiĝi en la problemo. Tial ŝi volas malsimpligi la aferon kaj intencas transmeti iom da kontraŭ ŝi riproĉoj al la Parlamento."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin