Monda kultura heredaĵo---maŭzoleoj de imperiestroj de la dinastio Qing

(GMT+08:00) 2016-12-06 17:43:00     Redaktoro:Selena

El: CFP (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al CFP)

Orienta Maŭzolearo de Qing-dinastio situas en Zunhua-urbo, Hebei-provinco, kiu estas meze de Pekino, Tianjin, Tangshan kaj Chengde, kaj 150 kilometrojn okcidente de Pekino. Imperiestroj Shunzhi, Kangxi, Qianlong, Xianfeng kaj Tongzhi estis entombigitaj en la maŭzolearo. Cetere la maŭzolearo inkluzivas ankaŭ tombojn de 161 homoj, inkluzive de Xiaozhuan, Cixi kaj kromedzino Xiangfei. Ĝi povas esti rigardata kiel trezoro de la ĉina kulturo, restigita de Qing-dinastio.

Okcidenta Maŭzolearo de Qing-dinastio situas ĉe la piedo de la monto Yongning de Yixian-gubernio, Hebei-provinco, je 120 kilometroj sudokcidente de Pekino. Imperiestroj Yongzheng, Jiaqing, Daoguang, Guangxu kaj iliaj edzinoj kaj kromedzinoj kaj princoj kaj princinoj, sume 76 homoj estis entombigitaj tie. Krom 14 tomboj, en la konstruaĵo troviĝas ankaŭ Xinggong-Palaco kaj Yongfu-Templo. Imperiestroj de Qing-dinastio konstruigis grandiozajn maŭzoleojn en pitoreskaj kaj kvietaj lokoj.

3 maŭzoleoj de Shengjing aludas tri imperiestrajn maŭzoleojn de Qing-dinastio en la frua periodo, t.e. Fuling, Zhaoling kaj Yongling. En la jaro 2008, la tri maŭzoleoj, kiel plivastiga parto de maŭzoleoj de imperiestroj de la dinastioj Ming kaj Qing, estis enlistigita en katalogon de mondaj kulturaj heredaĵoj. La tri maŭzoleoj estas grava parto de la maŭzoleoj de imperiestroj de la dinastioj Ming kaj Qing kaj estas restaĵoj de la specifa historia periodo, en kiu leviĝis naciminoritataj imperioj.

Taksado de Komitato de Mondaj Heredaĵoj: laŭ la geomancia teorio, la maŭzoleoj de imperiestroj de la dinastioj Ming kaj Qing estis atenteme dislokitaj kaj konstruitaj subtere. Tio estas la produkto, ke la homaro ŝanĝas la naturon. Ili interpretas la mondrigardon kaj potenckoncepton, kiuj regis pli ol 500 jarojn en feŭda Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin