Novaĵoj (Decembro 06)

(GMT+08:00) 2016-12-06 16:49:45     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 6a de decembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi prezidis la 30an kunvenon de la centra gvidgrupo pri ampleksa profundigo de reformo; la Sekureca Konsilio de UN ne povis adopti rezolucion pri situacio en la siria urbo Alepo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Lunde posttagmeze ĉina prezidanto Xi Jinping prezidis la 30an kunvenon de la centra gvidgrupo por ampleksa profundigo de reformo kaj faris gravan parolon. Li emfazis, ke bone resumi kaj plani laborojn pri reformo havas gravan signifon por koncernaj laboroj en la venonta jaro kaj la estonteco, kaj oni devas resumi spertojn, plibonigi pensadon, kapti la kernon, altigi kompletan efikecon de reformo, plivastigi profitigan kampon de la reformo, bone ludi la pioniran rolon de reformo, kaj plenforte antaŭenpuŝi reformojn, kiuj pliigas movforton por ekonomia disvolviĝo, akcelas socian justecon, fortigas senton de civitanoj pri akiro kaj stimulas iniciativon de oficialuloj kaj popolamasoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde gratulis nunan uzbekan ĉefministron Shavkat Mirziyoyev pro lia elektiĝo kiel uzbeka prezidento.

Xi diris en la gratula mesaĝo, ke Ĉinio kaj Uzbekio estas bonaj najbaroj, bonaj amikoj kaj bonaj partneroj kun sincereco kaj reciproka konfido. Li diris, ke ekde la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Uzbekio en 1992, la disvolvado de duflankaj rilatoj subtenis bonan tendencon, kaj reciproka politika konfido, reciprokprofita kunlaboro kaj strategia kunordigo progresas glate. Xi diris ankaŭ, ke en tiu ĉi jaro la du landoj oficiale starigis ampleksan strategian partnerecon, kiu malfermis vastan perspektivon por profundigi ĉiuflankan kunlaboron inter Ĉinio kaj Uzbekio. Xi emfazis, ke li atribuas grandan gravecon al duflankaj rilatoj inter Ĉinio kaj Uzbekio kaj volas subteni striktan kontakton kun Mirziyoyev por antaŭenpuŝi la ampleksan strategian partnerecon en oferto kaj pli multe profitigi la du landojn kaj la du popolojn.

Lunde matene, la Centra Elekt-Komisiono de Uzbekio anoncis, ke Mirziyoyev gajnis 88,61 procentojn da voĉoj en la dimanĉa prezidenteca elekto, fariĝante la nova ŝtatestro de la lando post la morto de la eksa gvidanto Islam Karimov en septembro.

La ĉina registaro publikigis sian unuan blankan libron pri tradicia ĉina medicino marde, detalante politikojn kaj rimedojn pri disvolvado de tradicia ĉina medicino kaj emfazante ĝian unikan valoron en la nova epoko.

"Tradicia ĉina medicino formis unikajn opiniojn pri vivo, pri bona sanstato, pri malsanoj kaj pri la preventado kaj kuracado de malsanoj dum sia longa historio de sorbado kaj novigo," diris la blanka libro "Tradicia Ĉina Medicino en Ĉinio", publikigita de la Informada Oficejo de la Ŝtata Konsilio.

La dokumento diris, ke kun ŝanĝiĝo kaj evoluo de ideoj pri bona sanstato kaj medicinaj modeloj, tradicia ĉina medicino evidentigas pli kaj pli profundan valoron. La medicina prizorga sistemo de tradicia ĉina medicino kovras urbajn kaj kamparajn regionojn en Ĉinio. Estis 3 966 hospitaloj de tradicia ĉina medicino, 42 528 klinikoj de tradicia ĉina medicino kaj 452 000 praktikantaj kuracistoj kaj asistantaj kuracistoj de tradicia ĉina medicino en la tuta lando ĝis 2015.

Laŭ la Monda Organizo pri Sano, 103 membroŝtatoj donis aprobon al la praktiko de akupunkturo kaj artemizia mokso, 29 promulgis specialajn statutojn pri tradicia medicino, kaj 18 inkluzivis terapiojn de akupunkturo kaj artemizia mokso en kondiĉojn de medicina asekuro.

Lunde la Sekureca Konsilio de UN voĉdonis pri rezolucia projekto koncerna al situacio en la siria urbo Alepo, tamen ĝi ne povis esti adoptita. Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN, diris, ke sub la nuna situacio, la internacia komunumo devas persisti en la direkto de politika solvado de la siria demando, puŝi ĝin reveni al dialogo kaj interkonsiliĝo kaj trovi fundamentan elirejon al fino de la milito kiel eble plej rapide.

La projekto ne povis esti adoptita pro la rezulto de 11 pozitivaj kaj 3 negativaj voĉoj kaj unu sindeteno. Rusio, Ĉinio kaj Venezuelo negative voĉdonis kaj Angolo sindetenis. La rezolucia projekto postulas Alepon efektivigi 7-tagan batalhalton.

Liu Jieyi diris, ke la agado de la Sekureca Konsilio de UN por Sirio devas helpi realigon de batalhalto, politika intertraktado, kunlaboro en batalo kontraŭ terorismo kaj humanitara helpo. Tamen nun inter diversaj flankoj ankoraŭ estas severaj diverĝoj. Sub tia situacio, adopto de la rezolucio ne nur malhelpas diplomatiajn klopodojn de koncernaj landoj, sed ankaŭ ne helpas plibonigon de la situacio en Sirio.

Proparolanto de UN diris al raportistoj lunde, ke Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Servo de Interna Kontrolado finis sian enket-procezon pri la akuzoj de seksaj ekspluato kaj atenco kontraŭ burundiaj kaj gabonaj trupoj deplojitaj en Dekoa de Kemo-provinco en la Centr-Afrika Respubliko (CAR).

Proparolanto Stephane Dujarric diris en ĉiutaga gazetara konferenco, "Tiuj akuzoj koncernas okazaĵojn inter 2014 kaj 2015, kaj Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Servo de Interna Kontrolado kondukis komunan enketon kun burundiaj kaj gabonaj oficiroj."

Entute 139 eblaj viktimoj estis intervjuitaj kaj iliaj kontoj estis enketitaj. Dujarric diris, ke per fotoj kaj aŭ aliaj solidaj pruvoj entute 41 akuzitaj krimintoj (16 el Gabono kaj 25 el Burundio) estis identigitaj de 45 intervjuitoj: ok homoj ne kapablis identigi krimintojn per fotoj aŭ aliaj solidaj pruvoj, sed povis priskribi iom da distingaj trajtoj; 83 ne povis identigi krimintojn aŭ liveri solidajn pruvojn, kaj tri kontoj estis konsiderataj kiel nefidindaj.

Lunde en Moskvo, renkontiĝante kun sia filipina kolego Perfecto Yasay, rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris, ke Rusio kaj Filipinoj volas kunlabori en la kampoj de ekonomio, komerco kaj milita tekniko kaj plifortigi kunordigon en diversaj plurflankaj organizoj.

Lavrov diris, ke Rusio alte atentas kunlaboron kun la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. En la venonta jaro Filipinoj fariĝos deĵoranta prezidanto-lando de la asocio, kaj Rusio esperas fari fruktodonan kontakton kun ĝi, kaj plifortigi kunlaboron en la kadro de la Orient-Azia Pintkunveno, Regiona Forumo de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, plivastigita kunveno de defendaj ministroj de la asocio kaj kunvenoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro.

Yasay diris al mediatoj post la renkontiĝo, ke Filipinoj konsentas fortigi kunlaboron kun Rusio en diversaj kampoj, inkluzive de defendo kaj sekureco. Vizitanta filipina ministro pri defendo Delfin Lorenzana interparolos kun rusa samrangulo Sergey Shoigu, tamen la du flankoj ne diskutos, al kiu milita alianco en Azi-Pacifiko aliĝos Filipinoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin