Rakonto de A Jiawen kaj tri kvarkordaj gitaroj

(GMT+08:00) 2016-12-07 09:42:15     Redaktoro:Mirinda

En la Hani-Yi-Etna Aŭtonoma Subprovinco de Honghe en Yunan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, populariĝas la kanzono pri kvarkorda plukinstrumento, alinome gitaro en formo de plenluno. En vilaĝoj de yi-etnanoj, la kvarkorda gitaro estas ĉefa akompanluda muzikinstrumento de tipaj kantoj kaj dancoj kaj estas rigardata kiel la spirita muzikinstrumento de yi-etno.

En Honghe, la nomo A Jiawen kompakte rilatas kun la kvarkorda gitaro. Li, 80-jara maljunulo, estas nomata de lokanoj "la unua plukinstrumenta ludanto de Yunnan" kaj ligas la tutan vivon kun la kvarkorda gitaro.

A Jiawen naskiĝis en la vilaĝo Quzuo de urbeto Shaochong de gubernio Shiping en 1939. En sia 12-jaro, li, tiama bela junulo, havis apartan talenton kaj entuziasmon al la muziko kaj lertis en ludado de la etnaj muzikinstrumentoj influate de la gepatroj. 17-jara A Jiawen jam estis konata de ĉirkaŭaj vilaĝoj pro elstara ludado de la kvarkorda gitaro. En libera tempo, li renkontiĝas kun gejunuloj, kantante, dancante kaj ludante la kvarkordan gitaron.

 

Por bonvenigi nian viziton, la plejaĝa filo de A Jiawen, s-ro A Jinsuo aparte montris al ni iun malnovan gitaron en la formo de plenluno. Sur la ronda korpo estis gravuritaj kaj ornamitaj bildoj de drako kaj fenikso. Laŭdire, tiu kvarkorda gitaro akompanas A Jiawen dum pli ol 30 jaroj. Lia lernanto, s-ro Xu Guoyong konigis:

"Tiu kvarkorda gitaro longtempe akompanas mian majstron kaj estis farita de li mem. Li uzis ĝin kiam li donis lecionojn en Kunming kaj kiam li estis premiita. Ĝi estas la plej bonkvalita."

Laŭ konigo, la kvarkorda gitaro rilatas al tradicia legendo de la gubernio Shiping. En la antikveco, iu demona drako ofte ĝenis la yi-etnan vilaĝon. La junulo nomata Along kuraĝe venkis la drakon gvidante samvilaĝanojn. Por celebri la venkon, Along faris gitaran korpon el la draka haŭto, la kordojn el la draka tendeno, la plektron el la draka skvamo kaj la gitaran tenilon el la draka kapo. Por eviti reviviĝon de la demona drako, li metis speguleton en centro de la gitaro. Tio ĝuste estas formo de la nuna kvarkorda gitaro. Por konverti la legendon al realo, necesas delikateco kaj lerteco. Necesas komplika procedo kaj longa tempo por fari la kvarkordan gitaron. La plej grave estas agordi la plukinstrumenton. Maljunulo A Jiawen, kiu neniam havis okazon akcepti profesian muzikan edukon, kompetentiĝis elstaran tekniko en plurjara esplorado kaj praktikado de gitarofarado.

Kvankam lia pliaĝa filo kaj nepo heredis la teknikon de farado de kvarkorda gitaro, tamen A Jiawen persistas, ke li mem plenumas la agordon, tio estas la lasta procedo de la gitarafarado. Ĉiuj kvarkordaj gitaroj estas agorditaj de A Jiawen antaŭ ol transdoni al uzantoj.

Maje ĉijare A Jiawen grave malsaniĝis kaj tiam perdis la parolan kapablon. Li nun ne povas kanti kaj ludi la kvarkordan gitaron. La gitaroj, kiujn li faris antaŭ du jaroj, estas la lastaj de la majstro. Inter tiuj kvarkordaj gitaroj, unu estis donacita al lia lernanto, 31-jara Xu Guoyong. Firme premante la manon de la majstro, s-ro Xu retrorigardis la amikecon kun la majstro pro la kvarkorda gitaro. "Kiam mi unuafoje vizitis la majstron, li donacis al mi la kvarkordan gitaron, en kiu li metis grandan esperon al ni. Tiu ĉi gitaro, kiun mi uzas nun, estas farita de la majstro aparte al mi por surbendigo. La majstro estas pacienca por instruado kaj ankaŭ estas tre strikta."

A Jinsuo, filo de A Jiawen, faris kvarkordan gitaron

Nun la junulo jam havas grandan familion. Ĉiutage lia pliaĝa nepo s-ro A Zhifa revenas al lia hejmo malproksime je 20 lioj de la urbeto,por akompani la avon. Vidante nin, A Zhifa montris al ni tre novan kvarkordan gitaron. Estas speciale, ke la ponteto estas dezajnita en formo de kolorigita bufo. La ornamaĵo de tiu ĉi kvarkorda gitaro estas pli vigla kaj kolorriĉa ol la tradicia. A Zhifa diris, ke tio estas la donaco de la majstro al la pranepo antaŭ tri jaroj. Ĉiuj bildoj enhavas deziron de la majstro A Jiawen al la nova generacio. A Zhifa diris:"Mia avo ofte ludis la kvarkordan gitaron en mia infaneco kaj mi lernis ĝin de mia patro. Nun eĉ mia fileto havas sian propran kvarkordan gitaron, kiun mia avo faris kiam li naskiĝis. Nun mi estas la unika heredanto de farado de la kvarkorda gitaro. Kaj la ununura afero por mi estas heredi la tradicion."

Nun kelkaj aliaj genepoj de A Jiawen laboras aŭ studas en aliaj urboj. La 38jara nepo Azifa estas la ununura heredanto de kvarkorda gitaro. La tuta familio metas la estontecon de la kvarkorda gitaro sur la trijaran pranepon. A Jinsuo diris:"Tio estas heredo de generacio al generacio. Nia patro donis al ni kaj ni instruas al genepoj. Kiam la pranepo maturiĝos, ni instruos al li la kvarkordan gitaron."

Ni deziras, ke la arto de kvarkorda gitaro estos heredata kaj disvastigata de generacio al generacio kaj la nomo de A Jiawen estos memorata kaj laŭdata en la etna kulturo kiel idolo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin