Ĉinio kaj Gabono altigis rilatojn al ampleksa partnereco de kunlaboro

(GMT+08:00) 2016-12-08 14:33:07     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj vizitanta gabona prezidento Ali Bongo Ondimba merkrede konsentis altigi ĉina-gabonajn rilatojn al ampleksa partnereco de kunlaboro por pli bone realigi komunan disvolviĝon.

Ali Bongo, invitita de Xi, faras ŝtatan viziton al Ĉinio de mardo ĝis vendredo. Tio estas la unua ŝtata vizito de Ali Bongo al fremda lando de post lia reelektiĝo kiel gabona prezidento en aŭgusto.

Xi aklamis duflankan kunlaboron en diversaj kampoj kaj vokis al ambaŭ landoj firmigi reciprokan konfidon, plifortigi altnivelan kontakton kaj vastigi interŝanĝojn inter registaroj, inter partioj kaj inter parlamentoj kaj ankaŭ sur la loka nivelo. Li diris, ke Ĉinio subtenas Gabonon en akcelo de nacia industriigo kaj volas antaŭenigi gravajn projektojn de kunlaboro kaj instigi siajn kompaniojn investi en infrastruktura konstruado de Gabono. Ĉinio ankaŭ volas antaŭenigi kunlaboron kun Gabono en agrikulturo, turismo, financo kaj telekomuniko.

Ali Bongo diris, ke Gabono aprezas la longtempan subtenon de Ĉinio al la lando kaj volas plifortigi kunlaboron kaj interŝanĝojn kun Ĉinio en la kampoj de investo, agrikulturo, mina industrio, scienco kaj tekniko, turismo, financo, infrastrukturo, eduko kaj sano. Li aldonis, ke Gabono ankaŭ volas aktive partopreni en la gravaj planoj de ĉina-afrika kunlaboro, proponitaj de prezidanto Xi en la Johanesburga Pintkunveno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin