Okazis tertremo en Indonezio, Xi Jinping sendis kondolencon

(GMT+08:00) 2016-12-09 12:57:40     Redaktoro:Shanshan

Merkrede matene ŝtata katastroforedukta institucio de Indonezio malkovris, ke okazis 6,5-magnituda tertremo en Speciala Administra Regiono Aceh de provinco Sumatro. 102 homoj mortis, 136 estis grave vunditaj, 616 aliaj vundetitaj. Krome, unu homo perdiĝis, 3276 homoj perdis siajn hejmojn. Indonezia prezidento Joko Widodo ĵaŭde iris al la trafita loko por konsoli la suferintojn..

Ĵaŭde ĉina prezidanto Xi Jinping sendis kondolencan mesaĝon al Joko. Xi diris, ke li estis skuita, informiĝinte pri la forta tertremo en Aceh, kiu kaŭzis grandajn perdojn de vivoj kaj posedaĵo. Xi, nome de la registaro kaj popolo de Ĉinio kaj en sia nomo, funebris pri la mortintoj kaj kondolencis la familiojn de la mortintoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin