Fokusoj de la Semajno (Dec. 09)

(GMT+08:00) 2016-12-09 15:34:53     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

La restaĵoj de la kuba revolucia gvidanto kaj eksa prezidanto Fidel Castro estis entombigitaj dimanĉe matene en la tombejo Santa Ifigenia en Santiago de Kubo.

Matene je la 9a horo kaj 45 minutoj, la publiko estis permesita mallonge viziti lian tombon, gardatan de 12 soldatoj.

Lia fina ripozejo estas tre proksima al aliaj naciaj herooj, kiel ekzemple Jose Marti, Carlos Manuel de Cespedes kaj liaj kamaradoj de la revolucia lukto.

Miloj da homoj diris lastan adiaŭ al Castro. Ili svingis kubajn flagojn kaj kriis "Mi estas Fidel", dum la veturo de la aŭto portanta lian cindron laŭ la Avenuo Patrujo al la tombejo.

Post 21-pafila saluto, soldatoj vestitaj per blankaj festaj uniformoj kaj portantaj nigrajn epoletojn portis cedrolignan urnon, kovritan per la kuba flago, por la lasta sekcio. La frato de Fidel kaj nuna prezidanto, Raul, metis la cindron en la tombon.

Fidel Castro forpasis en la 25a de novembro en la aĝo de 90 jaroj. La registaro decidis naŭ-tagan nacian funebron.

La Centra Elekt-Komisiono de Uzbekio lunde anoncis, ke uzbeka ĉefministro Shavkat Mirziyoyev, kandidato el la Liberal-Demokratia Partio, gajnis la elekton de prezidenteco per la akiro de 88,61% da voĉoj. Li fariĝos la nova prezidento de la lando por kvin-jara mandato.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris, ke Ĉinio respektas la elekton de la uzbeka popolo kaj subtenas la vojon elektitan de Uzbekio por evoluigo, kiu taŭgas al ĝiaj naciaj kondiĉoj.

Lu diris, ke Ĉinio kredas, ke Uzbekio subtenos politikan stabilecon kaj prosperon, kaj atingos novan progreson en disvolvado. Lu aldonis, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Uzbekio bone disvolviĝis. Ĉinio alte taksas la tradician amikecon kaj kunlaboron kun Uzbekio kaj laboros kun Uzbekio por vastigi strategian kunordigon kaj pliigi kunlaboron sub la iniciato de la Zono kaj Vojo.

Lunde matene, la Centra Elekt-Komisiono de Uzbekio anoncis, ke Mirziyoyev gajnis 88,61 procentojn da voĉoj en dimanĉa prezidenteca elekto, farante sin ŝtatestro post la morto de eksa gvidanto Islam Karimov en septembro.

Marde frumatene la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj voĉdonis pri projekto de rezolucio koncerna al Sirio kaj prezentita de Egiptio, Hispanio kaj Nov-Zelando. Kelkaj membroj de la konsilio, inkluzive de Ĉinio donis negativajn voĉojn, kaj pro tio la projekto ne estis adoptita. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris merkrede en Pekino, ke la negativa voĉo estis bazita sur la konsekvenca starpunto de Ĉinio pri la siria demando.

Lu diris en regula gazetara konferenco, ke nun la situacio estas tre kompleksa kaj tikla, kaj la Sekureca Konsilio devas preni agon, kiu helpas kunigi konsentojn de diversaj partioj pri politika solvado de la siria demando kaj konservi la unuecon de la Sekureca Konsilio. La ĉina flanko ne konsentas, ke la konsilio voĉdonu pri projekto de rezolucio, pri kiu restas diferencoj inter diversaj partioj. Li aldonis, ke Ĉinio partoprenos plu en la procezo de politika solvado de la siria demando kaj kontribuos por mildigi la streĉitecon en Sirio kaj revenigi ĉiujn partiojn de la lando al paca intertraktado en frua dato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin