Okazis premiodona ceremonio de Nobel 2016

(GMT+08:00) 2016-12-11 15:52:45     Redaktoro:Mirinda

Sabate en sveda ĉefurbo Stokolmo, okazis la premiodona ceremonio de Nobel 2016. La premiito de literaturo Bob Dylan ne ĉeestis la ceremonion.

Ĉefaj membroj de la sveda regno, politikistoj kaj diversrondaj personuloj sume pli ol 1 500 homoj partoprenis en la ceremonio.

Sveda reĝo Carl XVI Gustaf donis la nobelpremion al ĉiuj premiitoj. Ĉijare ĉiuj nobelpremiitooj gajnis monpremion de preskaŭ 880 miloj da usonaj dolaroj.

David J. Thouless, Duncan Haldane kaj Michael Kosterlitz gajnis la fizikan nobelpremion. La kemio-nobelpremiioj estas Jean Pierre Sauvag, SirJ.FraserStoddart kaj Bernard Feringa. La fiziologio-nobelpremio estis donita al Yoshinori Ohsumi kaj la ekonomia nobelpremio estis donita al Oliver Hart kaj Bengt Holmstrom.

Bob Dylan, kiu gajnis la literaturan nobelpremion ne ĉeestis, nek sendis reprezentanton al la ceremonio. Tiutage la ensemblo prezentis lian verkaĵon "Venas fortega pluvo".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin