Novaĵoj (Decembro 12)

(GMT+08:00) 2016-12-12 17:55:02     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 12-a de decembro, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj renkontiĝis kun ĉefo de la Monda Organizo pri Sano; Gvidantoj de Rusio kaj Islaelo kondamnis teroristan atakon en Turkio. Nun bonvolu aŭskulti novaĵojn.

Dimanĉe en Ĝenevo vizitanta ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Margaret Chan.

Wang unue esprimis grantulon al Chan pro la sukcesa okazigo de la Naŭa Monda Konferenco pri Akcelo de Sano novembre en Ŝanhajo. Wang diris, ke publika sano havas pli kaj pli gravan lokon en la tagordo de nacia sekureco. La ĉina registaro atribuas grandan gravecon al la monda prisana afero kaj la Monda Organizo pri Sano, ĉiam subtenas la laboron de la organizo kaj volas labori kun la organizo por efike reagi al tutmondaj defioj en la kampo de sano, levi la kernan kaj gvidan pozicion de la organizo en la tutmonda prisana regado kaj montri siajn promesojn kaj kontribuojn al disvolvado de la monda prisana afero kaj internacia kunlaboro.

Chan dankis la ĉinan registaron pro ĝia subteno al la sukcesa okazigo de la Naŭa Monda Konferenco pri Akcelo de Sano, grava paŝo al la plenumo de prisanaj celoj de la Tagordo pri Daŭripova Disvolvado de 2030. Ŝi diris, ke Ĉinio agis kiel bona ekzemplo por la tuta mondo en malriĉec-redukto kaj prisana afero, kaj ŝi kredas, ke ĝi faros pli grandan kontribuon al la publika sano kaj daŭripova disvolvado de la mondo.

La saman tagon en Laŭzano Wang Yi renkontiĝis kun prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato Thomas Bach.

Wang diris, ke la Internacia Olimpika Komitato, la plej grava internacia organizo pri sporto, faris gravan kontribuon por disvolvado de sporto kaj interkompreno kaj amikeco inter diversaj popoloj en la tuta mondo. Ĉinio estas firma subtenanto kaj aktiva partoprenanto de la olimpika movado. Ĝi sukcese okazigis la Olimpikojn en Pekino kaj la Junularajn Olimpikojn en Nankino, kaj nun ĝi sin preparas por la Vintraj Olimpikoj en 2022 en Pekino. Wang emfazis, ke la ĉina registaro gravigas disvolvadon de la olimpika movado en Ĉinio kaj volas fortigi kunlaboron kun la Internacia Olimpika Komitato. Li aldonis, ke li kredas, ke pro la komuna subteno de la ĉina popolo kaj forta subteno de la Internacia Olimpika Komitato, Ĉinio certe sukcesigos la Vintrajn Olimpikojn en Pekino, kontribuante al la olimpika movado.

Bach diris, ke Ĉinio faris gravajn kontribuojn al la olimpika movado per multaj manieroj, kaj la Internacia Olimpika Komitato aprecas la bonan kunlaboron kun Ĉinio.

Dimanĉe turka ĉefministro subskribis anoncon kaj deklaris, ke la 11a de decembro estas turka funebra tago por mortintoj en la bombatako en Istanbulo. En la sama tago en turka ĉefurbo Ankaro kaj turka plej granda urbo Istanbulo okazis grandioza funebra ceremonio.

Samtage rusa prezidento Vladimir Putin telefonis al turka prezidento Recep Tayyip Erdogan kaj diris, ke la atako en Instanbulo estas malkuraĝa kaj cinika ago, kaj li kredas, ke la krimuloj estos persekutitaj kaj punitaj laŭ la leĝo.

Israela ĉefministro Benjamin Netanyahu diris en kabineta kunveno, ke Israelo kondamnas ĉiujn teroristajn atakojn en Turkio.

Dimanĉe usona nove elektita prezidento Donal Trump diris en televida programero de Fox News, ke la kritiko al rusa registaro, ke ĝi uzis retan atakon por helpi lin gajni la prezidentan elekton, estas tre absurda kaj ridinda.

Trump diris, ke la kritiko pri reta atako de Rusio estas preteksto. Neniu povos trovi la retan atakanton post la atako. Fakte la informserva organo ne scias, el kiuj landoj la atakantoj venas.

Trump diris ankaŭ, ke li ne bezonas aŭskulti la raportojn de la informserva organo por prezidento, ĉar ili estas tre ripetaj.

Itala ministro pri eksterlandaj aferoj kaj internacia kunlaboro Paolo Gentiloni dimanĉe akceptis la nomumon de prezidento Sergio Mattarella. Li promesis, ke kiel ĉefministro de la transira registaro li formos la kabineton kiel eble plej frue kaj prenos antaŭenigon de reformo de la leĝo pri elektado kiel la ĉefan laboron de la transira registaro.

Gentiloni diris en gazetara konferenco, ke li formos kapablan transiran registaron por restarigi la konfidon de la publiko, kaj la transira registaro prenos antaŭenigon de revizio de la leĝo pri elektado kiel sian ĉefan laboron. Li aldonis, ke la registaro estos formita sub la kadro de la registaro de Matteo Renzi. Tio signifas, ke la ministroj plejparte restos sur la oficoj

Nov-zelanda gubernatoro Patsy Reddy lunde nomumis novan ĉefon de la reganta Nacia Partio Bill English ĉefministro por sukcedi John Key, kiu rezignis la oficon. Vicestro de la Nacia Partio Paula Bennett estis nomumita kiel vicĉefministro.

Tiutage la Nacia Partio okazigis kunvenon por decidi siajn novajn gvidantojn. English estis elektita kiel nova estro de la partio, kaj Bennett kiel vicestro. Laŭ leĝo de la lando, estro de la reganta partio aŭtomate fariĝis ĉefministro de la registaro, kaj ĝia vicestro fariĝis vicĉefministro. Tamen ili devas esti nomumitaj de la gubernatoro.

La siria nacia televido raportis dimanĉe, ke la ekstremisma grupo Islama Ŝtato prenis la antikvan urbon Palmyra en centra Sirio.

Talal Barazi, estro de la provinco Homs, al kiu apartenas la urbo Palmyra, konfirmis, ke aldoninte al si soldatojn el la provincoj Al-Raqqah kaj Deir ez-Zor, la Islama Ŝtato komencis grandskalan ofensivon al Palmyra. La siria armeo jam decidis sin retiri el la urba centro de Palmyra.

Antaŭtagmeze laŭ la loka tempo en preĝejo en Kairo, ĉefurbo de Egiptio, okazis eksplodo. Laŭ raporto de la loka televizia stacio, 25 homoj estis mortigitaj kaj 49 vunditaj en la eksplodo.

La egipta prisana ministerio publikigis deklaron kaj diris, ke ĉiuj vunditoj estis senditaj al hospitalo por kuracado. La nombro de mortintoj kreskas. Ĝis nun neniu organizo deklaris sian respondecon pri la eksplodo.

Finiĝis la novaĵoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin