Primokita sed riĉe donacita

(GMT+08:00) 2016-12-12 13:02:20     Redaktoro:Xiong Linping

La 5an de decembro la brita ĵurnalo Maily Mail raportis: Antaŭ nelonge iu saud-arabia purigisto, kiu gapis al la objektoj antaŭ la montrofenestro de juvelvendejo, estis fotita de fremdulo. Tiu foto estis enretigita kun la vortoj: "Tiu homo meritas nur rigardi rubon". La ago tuj vekis indignon de multege da retanoj. Ili trovis la stratpurigiston, kaj konkure donacis al li telefonojn, juvelojn kaj aliaĵojn, por esprimi sian apogon.

Tiu purigisto nomiĝas Nazer al-Islam Abdul Karim. Li aĝas 65 jarojn kaj estas bangladeŝano. Kiel purigisto li laboras en Riado, Saud-Arabio. Lia salajro monata konsistas el nur 700 rialoj (proksimume 1 285 juanoj). La maljunulo diris, tiam li estis faranta sian laboron, – kiam li iris ĝuste antaŭ la juvelejo, li ne perceptis, ke li estas fotata de aliulo.

Post kiam lia fotografaĵo aperis en la socia retejo Instagram, ekflamis la kolero de retanoj. Unu humanisto nomata Abdullah Al-Qahtani iniciatis en Tŭitero kampanjon kun la celo elserĉadi la maljunulon. La tŭitera teksto de Qahtani transkopiiĝis pli ol 6 500 fojojn. Ĉar la silueto de la stratpurigisto sur la montrofenestro reflektiĝas en la foton, retanoj facile trovis la juvelvendejon kaj tiun homon.

Qahtani asertis, ke li sendis al Karim, krom monon, ankaŭ rizon, mielon, aviadilan bileton por lia rehejmiĝo, kaj du telefonojn (iPhone 7 kaj Galaxy). Retanoj, precipe sand-arabiaj, esprimis doni donacon al Karim. Unu el ili intencis pagi 2 000 rialojn. Unu alta administranto de saud-arabia sporta kanalo eĉ akompanis lin al la juvelejo, kiu montriĝas en la foto, por aĉeti al li kompleton da oraĵoj.

Karim diris, ke li tre ĝojas, ke li ricevis tiom da donacoj; kaj li multe dankas tiujn homojn, kiuj helpis lin kore.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin