Monda kultura heredaĵo---maŭzoleoj de imperiestroj de la dinastio Ming

(GMT+08:00) 2016-12-13 15:35:38     Redaktoro:Selena

El: CFP (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al CFP)

La Maŭzoleo de Xianling, sin trovanta ĉe la piedo de la monto Chunde, 7,5 kilometrojn fore de la urbo Zhongxiang de Hubei-provinco, estas grandioza tomba konstruaĵo por imperiestro Gongrui kaj lia edzino Zhangsheng de Ming-dinastio. Ĝi konstruiĝis ekde de la jaro 1519 kaj havas spacon de 1,83 kvadrataj kilometroj. Ĝi estas unika imperiestra maŭzoleo en la mez-suda landparto de Ĉinio, kaj ĝia strukturo de unu maŭzoleo kun du tomboj estas neniam aperinta siatempe.

Xiaoling de Ming-dinastio, la maŭzoleo de Zhu Yuanzhang, la fondinto de Ming-dinastio, troviĝas en la urbo Nankino. Ĝi estas unu el plej grandiozaj imperiestraj maŭzoleoj en Ĉinio. Xiaoling, kiel la unua de maŭzoleoj de Ming-dinastio, prezentas la plej altan nivelon de arkitekturo kaj ŝtonskulptado en tiu periodo kaj estis imititaj de postaj imperiestroj de Ming- kaj Qing-dinastioj. En julio de 2003 Unesko decidis meti ĝin en katalogon de mondaj kulturaj heredaĵoj.

Norde de Pekino sin trovas la plej famaj maŭzoleoj de 13 imperiestroj de Ming-dinastio. La 13 maŭzoleoj en spaco de 40 kvadrataj kilometroj situas en baseno triflanke ĉirkaŭata de montoj en oriento, nordo kaj okcidento. Meze de tiuj 13 maŭzoleoj Changling kaj Dingling estas la plej famaj.

Changling, la maŭzoleo de Zhu Di, la tria imperiestro de Ming-dinastio, estis konstruita en 1409 kaj havas spacon de ĉirkaŭ 120 kvadrataj kilometroj. Lingen-Halo, kun areo de 1956 kvadrataj metroj, estas ĉefa konstruaĵo de la maŭzoleo kaj la loko por ceremonio, dum kiu oni faris oferon. La halo estas konstruita sur blankmarmora bazo kun tri interŝtuparoj ĉirkaŭitaj de delikate gravuritaj ŝtonaj balustradoj. Estas mirinde, ke en la halo staras 32 kolonoj el ligno.

La aliaj 11 maŭzoleoj konstruitaj en Ming-dinastio konsistas el Xianling de imperiestro Renzong, Jingling de imperiestro Xuanzong, Yuling de imperiestro Yingzong, Maoling de imperiestro Xianzong, Tailing de imperiestro Xiaozong, Kangling de imperiestro Wuzong, Yongling de imperiestro Shizong, Zhaoling de imperiestro Muzong, Dingling de imperiestro Shenzong, Qingling de imperiestro Xianzong kaj Deling de imperiestro Muzong. Ili estis dislokitaj ambaŭflanke de la monto de Changling.

Kvankam tiuj maŭzoleoj de Ming-dinastio havas malsamajn grandecojn kaj aspektojn, tamen ilia arkitektura stilo kaj dispozicio estas samaj. Ordo de tia konstruaĵo estas jena: Ŝtona Ponto, Pordego, Stelea Pavilono, Enirejo por Lingendian, Lingendian-Palaco, Ming-turo kaj Bao-turo. En julio de 2003, tiuj maŭzoleoj estis enlistigitaj en katalogon de mondaj kulturaj heredaĵoj.

Taksado de Komitato de Mondaj Heredaĵoj: laŭ la geomancia teorio, la maŭzoleoj de imperiestroj de la dinastioj Ming kaj Qing estis atenteme dislokitaj kaj konstruitaj subtere. Tio estas la produkto, ke la homaro ŝanĝas la naturon. Ili interpretas la mondrigardon kaj potenckoncepton, kiuj regis pli ol 500 jarojn en feŭda Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin