Tabor Sekelj revenis en Jarkunveno de Tianjin-a Esperanto-Asocio

(GMT+08:00) 2016-12-13 16:35:37     Redaktoro:Li Lu

En la jarkunveno de Tianjin-a Esperanto-Asocio, okazinta en la salono de la Federacio de Socisciencaj Rondoj,en la 11-a de decembro, sinjorino YU Jianchao, kiu longe esploras pri Tibor Sekelj, faris prelegon kun la titolo Tibor Sekelj—la mondvojaĝanto revenas (pruntpreninte el la prelego de Ŝtimeĉ Spomenka), konigante pri la vivo kaj verkoj de Tibor Sekelj, kaj aparte klarigis la poemon, Je kies nomo, rekomendita de ILEI, por la komuna legado en la Tago de Zamenhof.

Laŭ ŝi, la poemo fakte esprimis la ĝenon de Tibor Sekelj en liaj lastaj tagoj de la vivo. Per la poeta imago, li reaperigus la devenon de la tri religioj Budhismo, Kristanismo kaj Islamo, kiuj je sia respektiva nomo konstatis, ke la mondo estu bona. Sed aperis antaŭ Tibor la mondo plena de milito ornamita per la vorto "sankta". Li mem ne scias, kiel solvis la kruelan problemon.

Post la jarkunveno la Asocio faris videon pri la deklamo de la poemo por la Tago de Zamenhof, kaj por la Tago de la komuna legado.

Ankaŭ gesinjoroj Gao Chengyuan, Cao Baozhu, Han Zuwu kaj Lin Lisha aparte faris prelegon el sia esplora kampo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin