Novaĵoj (Decembro 15)

(GMT+08:00) 2016-12-15 15:56:55     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 15-a de decembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉinaj gvidantoj kondolencas Turkion pro terorista atako; siria prezidento al-Assad ĵurpromesis kontinuan ofensivon post liberigo de Alepo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis kondolencan mesaĝon al sia turka paralelulo Tayyip Erdogan marde pro la letalaj bombatakoj, kiuj okazis en la 10a de decembro en Istanbulo.

En la mesaĝo Xi esprimis sian sinceran simpation al la turka prezidento, la familioj de la viktimoj kaj la vunditoj de la eksplodoj.

La ĉina prezidanto emfazis, ke Ĉinio forte kondamnas la teroristan atakon kaj rezolute oponas ĉian terorismon. Ĉinio volas kunlabori kun Turkio kaj la internacia komunumo por kune trakti la terorismajn minacojn.

La saman tagon, ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis kondolencan mesaĝon al sia turka kolego Binali Yildirim pro la terorista atako. Li esprimis sian sinceran simpation al familianoj de la viktimoj kaj al la vunditoj.

La du bombatakoj, kiuj trafis Istanbulon sabate nokte, mortigis 38 homojn kaj vundis multajn aliajn.

Bone informita homo el Alepo diris, ke merkrede matene post mallonga batalhalto, la du flankoj de la konflikto en Alepo denove intense batalis. La ribeluloj ne povis sin retiri el Alepo laŭ interkonsento atingita kun la registara armeo en difinita tempo.

Vidinto diris, ke tiumatene ambaŭ flankoj jam haltigis militajn agadojn, kaj la siria registaro sendis dekojn da busoj al la antaŭurbo de la distrikto Salahuddin en orienta Alepo por la retiro de ribeluloj. Oni ne sciis, kial la retiro ne okazis en fiksita tempo.

Bone informita homo diris, ke la du flankoj de la konflikto akuzis unu la alian pri subfosado de militpaŭzo. Rusaj observantoj diris, ke la ribeluloj denove koncentris fortojn profitante de la batalhalto kaj lanĉis atakojn al la registaraj trupoj. Poste la registara armeo donis rebaton. La ribeluloj asertis, ke la registara armeo la unua lanĉis intensajn aeratakon kaj kanonadon kontraŭ ili.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov merkrede urĝis Usonon premi la sirian opozicion ĉesigi batalon kaj sin retiri el la urbo Alepo en militfajro.

La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris en deklaro, ke en telefona konversacio kun usona ŝtatsekretario John Kerry, Lavrov diris al sia usona kolego, ke la siriaj aŭtoritatoj pretas liveri liberan eliron al ĉirkaŭitaj radikaluloj en orienta Alepo, sed ili rifuzas haltigi malamikajn agojn sub la influo de la gvidantoj de la terorisma grupo Jabhat al-Nusra.

La ministerio aldonis, ke Kerry trankviligis Lavrov, dirante, ke Usono laboras kun la opoziciaj grupoj, kiuj subfosis la postulon de la Sekureca Konsilio de la UN pri urĝa komenco de siria interna intertraktado sen antaŭkondiĉoj.

Merkrede matene, abortis militpaŭzo por evakuo de ribeluloj kaj iliaj familioj el regionoj en Alepo, kaj ambaŭ flankoj de la konflikto rekomencis batalon.

Siria prezidento Bashar al-Assad diris merkrede, ke registaraj trupoj devas daŭrigi ofensivon kontraŭ teroristoj en la tuta lando post liberigo de la urbo Alepo el radikaluloj.

En intervjuo kun la rusa televidkanalo 24 pli frue en tiu tago, al-Assad ĵuris reakiri la centran historian urbon Palmyra, ĉar la siria armeo akiris gravan trarompon en sia lastatempa kampanjo por liberigo de Alepo el radikaluloj.

Merkrede matene, laŭ la rusa centro por siria repaciĝo, la siria armeo liberigis unu el la lastaj blokoj en la urbo restanta sub regado de teroristoj, plu reduktante la areon regatan de radikaluloj ĝis nur 2,5 kvadrataj kilometroj.

Al-Assad diris, ke li opinias, ke usona elektita prezidento Donald Trump estas "natura aliancano" por Damasko, se la lasta konservus sian promeson bati terorismon kaj ne interveni en la internajn aferojn de aliaj landoj.

Malgraŭ multaj enlandaj protestoj, la germana registaro rehejmenigis la unuajn preskaŭ 50 afganajn rifuĝserĉantojn merkrede vespere. Laŭ plano, la germana registaro rehejmenigos pli ol 12 000 afganojn.

La Germana Televido 1 raportis, ke la ĉartita aviadilo por la rehejmenigo ekflugis el Frankfurto al Kabulo, kun preskaŭ 50 rifuzitaj rifuĝpetantoj. La dua ĉartita aviadilo por la rehejmenigo de afganaj rifuĝintoj flugos en la venonta januaro.

La germana publiko ĝenerale estas maltrankvila pri la sorto de tiuj rehejmenigitaj afganoj. Unuflanke, la sekureca situacio en Afganio restas maltrankviliga, kaj aliflanke, inter la rehemenigitaj afganoj estas hinduoj, kaj neregistaraj organizoj diris, ke reveninte al Afganio, ili alfrontos religian persekuton.

La germana registaro esperas, ke pli da rifuzitaj rifuĝpetantoj memvole revenos hejmen. La Germana Voĉo raportis, ke Germanio kaj la Internacia Organizo pri Migrado kune liveros financan helpon al afganoj, kiuj volas reveni hejmen.

La nova registaro de itala ĉefministro Paolo Gentiloni gajnis la voĉdonon de la Malsupra Ĉambro pri konfido marde per 368 voĉoj kontraŭ 105.

En parolado al leĝdonantoj antaŭ la voĉdono, Gentiloni diris, ke krei laborpostenojn, helpi la luktantan mezklason kaj reformi la leĝon pri elektado estas la prioritatoj de la registaro. Li diris, "La prioritato de prioritatoj estos krei laborpostenojn, laborpostenojn, laborpostenojn. Ni devas interveni en la regulojn por venigi la ŝtaton al la voĉdono."

La Sekureca Konsilio de la UN merkrede unuanime adoptis rezolucion per aplaŭdo por esprimi saluton kaj dankon al la eksiĝonta ĝenerala sekretario Ban Ki-moon.

En la rezolucio la sekureca Konsilio aprecas la senlacajn klopodojn, faritajn de Ban por trovi justajn kaj longedaŭrajn solvojn al disputoj kaj konfliktoj en diversaj partoj de la mondo kaj laŭdas la reformojn rekomenditajn de li kaj liajn proponojn pri reĝustigo kaj plifortigo de la rolo kaj funkciado de la UN.

Ban diris en la kunveno, ke restas tre herkula la tasko de la Sekureca Konsilio en konservado de paco kaj sekureco. Li diris, ke en la pasintaj dek jaroj de post lia enoficiĝo, la Sekureca Konsilio rajtigis establi pli ol dek packonservajn kaj politikajn misiojn kaj traktis kompleksan situacion per noviga pensirado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin